Pulegono

kemia kombinaĵo
Pulegono
Pulegono
Plata kemia strukturo de la Pulegono
Izopulegono
Tridimensia kemia strukturo de la
Izopulegono
Izopulegono
Tridimensia kemia strukturo de la
Pulegono
Alternativa(j) nomo(j)
  • (R)-(+)-Pulegono
  • p-Ment-4(8)-en-3-ono
Kemia formulo
C10H16O
CAS-numero-kodo 89-82-7
ChemSpider kodo 390923
PubChem-kodo 6988
Merck Index 15,8046
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flava likvaĵo kun akra odoro je mento
Molmaso 152.236g·mol-1
Denseco 0.9346g cm−3
Bolpunkto 224 °C
Refrakta indico  1,4850
Ekflama temperaturo 82 °C
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50) 300 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22
Sekureco S23 S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H351, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P273, P301+312, P330, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Pulegono estas cikla ketono nature okazanta en la esencoleoj de pluraj plantoj tiaj kiaj Nepeta cataria, Mentha piperita kaj Mentha pulegium. Ĝi estas klasita kiel unuterpeno, senkolora oleeca likvaĵo kun agrabla odoro je mento, pipromento, Hedeoma pulegioides kaj kamforo. Ĝi uzatas kiel gustigagento, en parfumindustrio kaj aromaterapio.

Historio redakti

d-Pulegono trovatas iom vaste disdonita en la naturo, but ĝia okazado laŭŝajne limiĝas al oleoj derivitaj el la familio Labiatae. Kvankam l-pulegono ankoraŭ ne estis priskribita, pro ĝia larĝa distribuado kaj facila trovebleco, d-pulegono estis ĝisfunde esplorita.

D-pulegono estis unue izolita laŭ relative pura kondiĉo far Roland E. Kremers ekde la oleo de Hedeoma pulegioides, malgraŭ ke li erare atribuis al ĝi la formulon C10H18O, sed nur dank'al la eksperimentoj faritaj de Ernst Otto Beckmann (1853-1923) kaj Pleissner ĝia komponado, C10H16O, estis korekte determinita kaj ĝia konvertiĝo al mentono kaj mentono observita[3].

En la posta jaro, Friedrich Wilhelm Semmler (1860-1931) elmontris ke la ketono donis, per oksidado kun kalia permanganato, acetonon kaj β-metil-adipata acido kaj li sugestis ke temis pri la p-menteno-3-ono. Konfirma evidentaĵo de ĉi-strukturo estis pli malfrue provizita de Otto Wallach (1847-1931), kiu malkovris ke la ketono reakcias kun formiata acido aŭ kiam varmigita ĉe 250°C sub premo, ĝi spertas malkomponiĝon kun formado de ketono kaj 1-metil-cikloheksano-3-ono. La sama malkomponado okazas per agado de la sulfata acido aŭ sub akvo-alkohola solvaĵo de kalia hidroksido.

Reakcio redakti

Malkomponiĝo de la pulegono per hidratigo en acida medio:
 
Malkomponiĝo de la pulegono en acida medio.


Izomeroj de la Pulegono
 
 
 
 
Tujono
Pulegono
Izo-pulegono
Kamforo
 
 
 
 
Fenĉono
Citralo
Karveolo
Piperitono

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti