Pulio estas mekanika organo en formo de rado, kiu uziĝas por transmisio de movoj. Ĝi uziĝas kun rimeno, ŝnuro, kablo, ĉeno k.s., la formo de la puli-rando estante adaptita laŭ tiu uzo.

Pulio
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta rado • pulio vd
vdr
Simpla fiksa pulio.
Industria pulia takelo.

Laŭ Francisko Azorín pulio estas Rado, perimetre kanelita, rulebla sur sia akso.[1] Li indikas etimologion el la greka polos (akso) kaj de tie la latina trochlea. Kaj li aldonas la terminon puliaro por sistema akordigita aro da pulioj.[2]

Ĉefaj uzoj redakti

La tri ĉefaj uzoj de pulioj estas por:

1. Transmisio de rotacia movo al alia rotacia movo redakti

 
Transmisia pili-sistemo

En tiu aplikado la sistemo postulas minimume

  • unu pel-pulion (a) kiu ĝenerale estas rotacie ligita al motora akso, foje ligita al samaksa riceva pulio de alia grupo.
  • unu ricevan pulion (b), ĝenerale rotacie ligita al sia akso, foje al alia samaksa pulio, al kiu ĝi donas la movon utilan.
  • unu senfinan rimenon (c) (treĉita parto) kaj (d) (mola parto) kiu suriras la randojn de ambaŭ pulioj, ilin kunligante en la rotaciado. La termino "rimeno" estu komprenata larĝsense, povas temi ja pri ordinara plata rimeno el lado, sed ankaŭ diverssekcia el diversaj materialoj (kaŭĉuko, plasto, lino...) sed ankaŭ metala kablo, eĉ ĉeno.

Krome, ofte troviĝas

  • unu streĉiga rul-bloko (e), kies rolo estas plurobla: unue ĝi ebligas adapti la longecon de la rimeno, due ĝi ebligas pligrandigi la longecon de la rando en kontakto kun la rimeno, kaj trie ĝi ebligas pligrandigi la premon de la rimeno - utile kiam rimeno kaj pulirandoj estas glataj.
 
diversaj formoj de pulio

Por ke la sistemo funkciu kiel eble plej bone, nome ke ĝi havu bonan efikecon (rendimenton) la rimeno kiel eble malplej glitu sur la randoj de la pulioj. Tiucele, oni elektu taŭgajn materialojn (kiuj havas kiel eble plej grandan frot-koeficienton) aŭ uzante formon kiuj pligrandigas la kontakt-surfacon inter rimeno kaj pulio (trapezsekcia aŭ rondsekcia rimeno kun samforma gorĝo ĉe la rando de pulio (3a) (3b)), aŭ kreante obstaklojn (dentpulioj por ĉeno aŭ dentrimeno = sinkrona rimeno (2a)=simpla, (3a)= kun vangoj)
La formo de la rando ankaŭ gravas por gvidi la rimenon: konveksa formo pli bone gvidas platan rimenon ol plata eĉ konkava formo de rando (1); ankaŭ ordinaraj ĉenoj estas bone gvidataj per simple kanelo sur la rando (3c).

2. Transmisio de cirkla movo al linia translata movo redakti

 
Fina pulio de skilifto

Ekzemploj: Transporta bendo, skilifto

(En preparado)

3. Transmisio de linia translata movo al alia linia translata movo redakti

 
pordfermilo
(En preparado)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 174.
  2. Azorín, samloke.