La Pullman-striko (11-an de majo 189420-an de julio) estis granda striko de fervojistoj en Usono. Tiam oni uzis unuafoje la kontraŭ-trostajn leĝojn kontraŭ agado de la sindikatoj.

La nacia soldataro de Ilinojo kontraŭ la Pullman-strikantoj en 1894.

Pro la borsa paniko de 1893, la entrepreno Pullman Palace Car malpliigis la salajrojn per ĉ. 25%, dum la aliaj devigaj monŝarĝoj (domluo ktp.) restis la samaj. Membroj de la Usona Fervojista Asocio komencis strikon en Pullman, apud Ĉikago, ĉe sidejo de la entrepreno.

Post kiam la prezidanto de la entrepreno George Pullman restis obstina en la salajra disputo, la tutlanda konsilio de la sindikato anoncis bojkoton kontraŭ la Pullman-vagonoj. Okazis apogaj strikoj de Ohio ĝis Kalifornio, dum la striko iĝis perforta ĉe Ĉikago kaj en la ĉirkaŭo.

La guberniestro de Illinois simpatiis kun la strikantoj kaj ne volis enmiksi la nacian gvardion.

La 2-an de julio - interalie pro la lobio de la fervojaj entreprenoj - la justica ministro Richard Olney atingis, ke la federaciaj juĝistoj ĉesigu ĉiun agadon, kiu malebligas la poŝtan trafikon kaj la interŝtatan komercon. Je konsilo de Olney, prezidento Grover Cleveland komandis 2500 federaciajn soldatojn (je la 4-a de julio) al Ĉikago. La striko finiĝis ene de semajno kaj oni retiris la soldatojn.

Oni enprizonigis la sindikatan estron Eugene V. Debs pro kontraŭstaro al la juĝistaj diktatoj kaj pro partopreno en krimkooperado kontraŭ la interŝtata komerco. Tiam evidentiĝis por la grandindustriistoj kaj la organizita laboristaro, ke la Sherman-a kontraŭtrosta leĝo estas uzebla ankaŭ kontraŭ la sindikatoj kaj eĉ por eviti la strikojn.