Pulsaraj planedoj estas planedoj kiuj orbitas ĉirkaŭ pulsaroj, aŭ rapide moviĝantaj neŭtronaj steloj. La unua el tiaj planedoj estis malkovrita ĉirkaŭ PSR B1257+12 kaj estis la unua ekstersunsistema planedo malkovrita.

Artista bildo de la planeda sistemo ĉirkaŭ PSR B1257+12

Pulsaraj planedoj redakti

Pulsaraj planedoj estas malkovrita per pulsar-mezurado por detekti anomaliojn en ĝia elsenda periodo. Ĉiu objekto orbitante la pulsaron kaŭzas regulan anomalion en ĝia pulsado. Tial ke normale la pulsaroj rotacias proksimume je konstanta rapido, ĉiu ŝanĝo estas facile detektebla. La malkovro de planedoj ĉirkaŭ pulsaroj estis neatenditaj, tial ke pulsaroj unue estis supernovaoj, kaj oni pensis ke ĉiuj la planedoj ĉirkaŭ tiaj steloj estus detruitaj dum la eksplodo.

In 1991, Andrew G. Lyne anoncis la unuan malkovritan ekstersunsisteman planedon ĉirkaŭ PSR 1829-10.[1] Tamen, ĝi poste estis malakceptita,[2] ĝuste antaŭ la anonco pri la malkovro de la unua vera pulsara planedo.

En 1992, Aleksander Wolszczan kaj Dale Frail anoncis la malkovron de plurplaneda sistemo ĉirkaŭ la milisekunda pulsaro PSR B1257+12.[3] Tiuj estis la unuaj du ekstersunsistemaj plendoj malkovritaj, kaj ankaŭ la unua plurplaneda ekstersunsistema planeda sistemo. Ekzistis duboj pri la malkovro pro la antaŭa erara raporto kaj la demando kiel pulsaroj povas havi planedojn. Tamen, la pruvos demonstris ke la malkovro estis vera.[4] Du aldonaj pli malgrandaj planedoj estis malkovritaj uzante la saman metodon.

En 2000, oni malkovris ke la milisekunda pulsaro PSR B1620-26 havis planedon (PSR B1620-26 b) kiu orbitis ĝin kaj ĝian kunulon, la blanka nano WD B1620-26. Ĝi estis raportita kiel la plej antikva planedo malkovrita ĝis tiam, kun 12,6 mil milionoj da jaroj[5].

En 2006, on malkovris ke la magnetaro 4U 0142+61, je 13,000 lumjarojn for de la Tero, havis Protoplanedan diskon. La malkovro estis farita de skipo gvidita de Deepto Chakrabarty el MIT per la Kosmoteleskopo Spitzer.[6]

Pulsaraj planedoj ne estas taŭgaj por la vivo pro la granda intenso el jonigita radiado kaj la foresto de lumo el la pulsaro.

Listo de pulsaraj planedoj redakti

Konfirmitaj malkovroj redakti

Pulsaro Planeda objekto Maso Granda duonakso
(AU)
Orbita periodo
Malkovirta je
PSR B1620-26 PSR B1620-26 b 2,5 MJ 23 100 jaroj 2003
PSR B1257+12 PSR B1257+12 A 0,020 M 0,19 25,262±0,003 tagoj 1994
PSR B1257+12 B 4,3 M 0,36 66,5419±0,0001 tagoj 1992
PSR B1257+12 C 3,90 M 0,46 98,2114±0,0002 tagoj 1992
PSR B1257+12 D 0,0004 M 2,6 1.250 tagoj 2002

Dubaj planedoj redakti

Pulsaro Planeda objekto Maso Granda duonakso
(AU)
Orbita periodo
Malkovirta je
Geminga Geminga b 1,7 M 3,3 5,1 jaroj 1997
PSR B0329+54 PSR B0329+54 A 0,3 M 2,3 1205,358±0,003 tagoj 1979
PSR B0329+54 B 2,2 M 7,3 61728,94±0,003 tagoj 1979
PSR B1828-10 PSR B1828-10 A 3 M 0,93 384,3649 tagoj 1992
PSR B1828-10 B 12 M 1,32 493,077375 tagoj 1992
PSR B1828-10 C 8 M ? ? ?

Protoplanedaj diskoj redakti

Pulsaro Protoplaneda disko Malkovrita je
4U 0142+61 4U 0142+61 2006

Refutitaj planedoj redakti

Pulsaro Planeda objekto Maso
PSR 1829-10 PSR 1829-10 A 10 M

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti