La Punaa tinamo (Tinamotis pentlandii) konata ankaŭ kiel Pentlanda tinamo estas membro de la plej antikvaj grupoj de birdofamilioj, nome la Tinamedoj. Tiu specio estas indiĝena de suda Sudameriko.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punaa tinamo
Punaa tinamo
Punaa tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Tinamotis
Specio: T. pentlandii
Tinamotis pentlandii
(Vigors, 1837)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specifa nomo de la specio rememoras la irlandan naturscienciston Joseph Barclay Pentland (1797–1873) fare de Nicholas Aylward Vigors en 1837. La IUCN listigis tiun specion kiel Malplej Zorgiga,[3] kun loĝa teritorio de 590,000 km².[4]

Taksonomio redakti

Tiu estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5]

Aspekto redakti

La Punaa tinamo estas proksimume 41 cm longa. Ties supraj partoj estas brunaj kun blankaj punktoj, kaj ties brusto estas bluecgriza, kaj ties ventro rufeca. Ties kapo estas blanka kun nigraj strioj.

Distribuado kaj habitato redakti

La Punaa tinamo loĝas en altaltitudaj herbejoj, kaj je malplia etendo, en arbustaroj[3] je altitudoj de 4000 al 4700 m de subtropikaj kaj tropikaj regionoj.[4] Ties teritorio estas Peruo, norda Bolivio, norda Ĉilio kaj nordokcidenta Argentino.[2]

Notoj redakti

  1. 1867, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J. (2007)
  3. 3,0 3,1 BirdLife International (2012). Tinamotis pentlandiiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  4. 4,0 4,1 BirdLife International (2008)(a)
  5. Davies, S. J. J. F. (2003)

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008(a)). "Puna Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Tinamotis". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.

Eksteraj ligiloj redakti