Punktoflugila koturno
La Punktoflugila koturno (Odontophorus capueira) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj aŭ Amerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj.
Punktoflugila koturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Punktoflugila koturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Odontophorus capueira (Spix, 1825) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en orienta Brazilo el Ceará al Rio Grande do Sul, kaj en apudaj areoj de Argentino kaj Paragvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj pluvarbaroj de malaltaj teroj aŭ humidaj montararbaroj ĉe Atlantiko.
Aspekto redakti
Temas pri grizbruna koturneca birdo kun rimarkinda kapobildo konsista je tre malhela iriso ĉirkaŭata de oranĝeca nuda haŭtaĵo, super kiu estas larĝa flaveca superokula strio el la bekobazo al la nukoflankoj. La krono (kaj ties kresto) estas pli bruna, dum la gorĝareo kaj brusto estas pli grizaj. La subaj partoj estas sablokoloraj al helbrunaj, dum la supraj partoj estas pli malhelaj kaj pli striecaj je nigra kaj blankaj marketoj laŭlonge de ŝultroj (flugiloj) al flankoj. La beko estas dika kaj malhelgriza kaj ankaŭ la kruroj estas malhelgrizaj.
Subspecioj redakti
Oni agnoskas du subspeciojn kiuj estas la jenaj:
- nomiga subspecio capueira (Spix, 1825) - orienta Brazilo, orienta Paragvajo, plej malproksima nordorienta Argentino.
- plumbeicollis Cory, 1915 - nordorienta Brazilo.
Kutimaro redakti
Ili manĝas berojn kaj nuksojn kaj nestumas en truoj surgrunde.
La kanto estas laŭta.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Odontophorus capueira[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.