Tipografio redakti

Plej ofte oni ne metas spaceton antaŭ la punktokomo. Tamen kelkaj landoj (ĉefe Francio) kutimas uzi (eĉ postulas ke oni uzu) spaceton antaŭ tiu signo. Sed ĝi nepre estu "nedisigebla" spaceto (por eviti ke la punktokomo troviĝu komence de linio), ĝenerale kun konstanta larĝeco, kaj pli malgranda ol la ordinara spaceto.

Historio redakti

La punktokomo devenas de la itala presisto Aldus Manutius la pliaĝa. Li uzis ĝin por apartigi vortojn de malaj signifoj, kaj marki interdependajn frazojn.

Gramatika uzado redakti

La punktokomo estas iufoje uzata por kunigi du frazojn, kiuj povus roli kiel apartaj frazoj, sed estas en tre proksima enhava rilato. Ekzemploj:
Ŝi iris al la strando; la maro plaĉas al ŝi.
La kalkulado de enspeza imposto estas tro malfacila por matematikisto; por tio necesas esti filozofo.

Ĝi estas pli forta interpunkcio ol komo, kaj povas apartigi anojn de listo, kiuj havas komojn. Ekzemple: Mi vojaĝis al Parizo, Francio; Tijuana, Meksiko; kaj Rejkjaviko, Islando.

Komputike redakti

La punktokomo estas Unikoda kaj ASCII signo 59. En multaj programlingvoj kiel Pascal kaj Javascript ĝi apartigas komandojn. Tiel la kodo 'x; y' signifas "Faru komandon x, kaj tiam faru komandon y." En aliaj lingvoj (kiel Ada, Java, C, kaj C++) ĝi finas komandojn. Ankaŭ, en iuj lingvoj ĝi estas komentosimbolo.