Punktumo (de la latina vorto punctum „punkto, piko“) estas faka termino en la medicino por la intenca vundiĝo de la haŭto de individuo per malvasta metala tubeto. La celo estas aŭ injekto de likva medikamento, aŭ la elpreno de korpa likvaĵo por posta ekzamenado pere de la metodoj de laboratoria medicino. La forprenita korpa likvaĵo nomatas "punktumaĵo".

Ankaŭ la terapie celita piko de haŭto kaj surfaca histo de individuo nomiĝas punkturo[1]; kadre de akupunkturo nomatas (nadlo)punktumo.

Pri punktumoj estas la sekvantaj aplikataj metodoj:

Iuj organoj estas facile punktumeblaj, se oni lernis la teknikon (ektemple surfaca punktumo de angioj, haŭto, hepato). Aliaj organoj malfacile punktumeblas aŭ la ago danĝeras pro ebla vundo de la ekzamenata organo respektive de najbaraj organoj. (ekzemple milio, gala veziko, intestaro). Laŭ la esplorenda organo la punktumo povas esti plenumata per simpla vida kontrolo, aŭ per helpo de rentgeno, magneta resonanca bildigosonografio.

Ĉar iuj punktumoj estas ligitaj al signifaj doloroj kaj la koncernato timas tiujn dolorojn, eblas antaŭe loke medikamente malplidolorigi la areon aŭ apliki sisteme trankviligan medikamenton.

Referencoj redakti

  1. Punkturo en NPIV [1]
  2. Injekto en NPIV [2]
  3. Punkcio en NPIV [3]
  4. Biopsio en NPIV [4]
  5. Paracentezo en NPIV [5]