Punto Fijo (Falcón)

Punto Fijo estas urbego, diocezo kaj universitata urbo en nordokcidenta Venezuelo en subŝtato Falcón. Ĝi estas la plej norda urbego de Venezuelo.

Punto Fijo
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 4102
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 287 558  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 11° 43′ N, 70° 11′ U (mapo)11.71666667-70.18333333Koordinatoj: 11° 43′ N, 70° 11′ U (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Punto Fijo (Venezuelo)
Punto Fijo (Venezuelo)
DEC
Punto Fijo
Punto Fijo
Situo de Punto Fijo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Punto Fijo [+]
vdr
Urbomezo de Punto Fijo
Banado en la maro ĉe Punto Fijo

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Placo en Punto Fijo

Punto Fijo situas sur la sudokcidenta marbordo de la Duoninsulo Paraguaná. Coro (Venezuelo) troviĝas 66, Marakajbo 197, Cabimas 198, Barquisimeto 205, Valencio (Venezuelo) 293, Marakajo 327, Turmero 338, Karakaso 382, Cúa 400, Barcelono (Venezuelo) 625, Cumaná 673, Maturín 797, Bolívar (urbo) 830, Guayana (urbo) 906 km.

Historio redakti

Punto Fijo estis fondita en la fruaj 1940-aj jaroj fare de la plej grandaj naftokompanioj. La loko estis konvena por finstacio de oleoduktoj.

 
Kulturdomo en Punto Fijo
 
Aerfoto al kirko de Punto Fijo
 
Vido en Punto Fijo

Ekonomio redakti

La ĉefa industrio ligiĝas al la nafto, krome estas menciinda la fiŝkaptado en la maro. En la industria zono oni produktas elektronikaĵojn kaj teksaĵojn.

Klimato redakti

En Punto Fijo pluvas jare nur po 183 mm. Inter februaro kaj julio ne pluvas (aŭ apenaŭ pluvas). La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C.

Trafiko redakti

El Punto Fijo kuras ĉefvojo al la subŝtata ĉefurbo Coro, krome internacia flughaveno funkcias ĉe la urbego. La havenon profitas la ŝipoj liverantaj naftojn, krome fiŝkaptistaj ŝipoj.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti