Pupohejmo, pupodomopupejo estas ludila domo farita en miniaturo. Dum la lasta jarcento, pupohejmoj estis ĉefe afero de infanoj (ĉefe infaninoj) sed ties kolekto kaj manfarado estas ankaŭ serioza hobio por multaj plenkreskuloj.

Ekstero de man-konstruita usona pupohejmo.
Ĉambro en pupdomo
Akcesoraĵoj de pupdomo

Nuntempaj pupohejmoj markas sian historion reen ĉirkaŭ kvarcent jarojn al bebodomoj kiuj montris idealigitajn internojn. Pli malgrandaj pupohejmoj kun pli realismaj eksteroj aperis en Eŭropo en la 18a jarcento. Fruaj pupohejmo estis ĉiuj manfaritaj, sed sekve de la Industria Revolucio kaj de la Dua Mondmilito, ili estis pliige amasproduktitaj kaj iĝis pli standardigitaj kaj akireblaj. Pupohejmoj povas gami el simplaj skatoloj kune stokitaj uzataj kiel ĉambroj por ludado, ĝis mult-miliondolaraj strukturoj montritaj en muzeoj.

Nuntempaj infanaj ludilaj pupohejmoj estas ĉefe en 1:18 (aŭ 2/3") skalo, dum 1:12 (aŭ 1") skalo estas ofta por pupohejmoj faritaj por plenkreskaj kolektistoj. Pupdomoj por infanludado estas kutime sur skalo de 1:6. Pupdomoj kutime estas faritaj el ligno, kartonoplasto. Interesa muzeo pripupohejma estas la Muzeo pri pupdomoj en Erfurto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti