Purmamarca, aŭ Purmamarko en Esperanto, estas vilaĝo en nordokcidenta Argentino, kun 2089 loĝantoj (2001). Ĝi apartenas administre al Departemento Tumbajo en provinco Jujuy kaj situas je 2.206 metrojn super la marnivelo. Ĉe la norda parto fluas la Rivero Purmamarko, sude oni povas spekti la kolorajn montoformojn, pro kiuj Purmamarca famiĝis.

Purmamarko ĉe la Sepkolora Monteto.

Ĝi estas ŝatata turisma celo en Argentino. La lokaj konstruaĵoj estas sub protekto, ili montras koloniajn trajtojn kaj estis konstruitaj el adobo.

Vidu ankaŭ redakti