La Purpura silvio, Sylvia undata, estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Ĝi estas indiĝena el la plej varmaj partoj de okcidenta Eŭropo tio estas Iberio, suda kaj okcidenta Francio kaj marborda Italio, kaj nordokcidenta Afriko. La reprodukta teritorio estas okcidente de linio el suda Anglio al la “kalkanumo” de Italio (suda Apulio). La Purpura silvio estas plej ofte specio de loĝantaj birdoj la tutan jaron en la reprodukta teritorio, sed estas iom da limigita migrado.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpura silvio
Ino de Purpura silvio
Ino de Purpura silvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. undata'
Sylvia undata
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sylvia undata

Aspekto kaj sistematiko redakti

 
Masklo en Italio.

Tiu specio karakteras ĝenerale pro plia malheleco ol aliaj samgenranoj kaj pro longa vosto kiu estas plej ofte ĉu levata ĉu malfermata. Kiel multaj tipaj silvioj, tiu malgranda (13 cm) paserina birdo havas distingajn masklan kaj inan plumarojn, do temas pri seksa duformismo. La masklo de tiu malgranda Sylvia havas grizajn dorson kaj ĉefe kapon, malhelruĝecajn aŭ ruĝecbrunajn subajn partojn, kio nomigas la specion kaj kiuj malfermas centre al blanko en la ventro, kaj tre ruĝan okulon (vidu sube por foto). La ruĝeca gorĝo estas iom punktitaj je blanko kvazaŭ spuro de la blanka limo de la Barbstria silvio aŭ de la Atlassilvio. La ino estas pli pala sube, ĉefe en gorĝo, kaj pli brungriza sube. La kruroj estas flavoranĝaj kaj same la beko kiu malheliĝas nur en la pinto.

La voĉo estas distinga plendema kaj metaleca “huiĉ”, mallonga “tek” kaj alarmalvoko. La kanto estas mallonga kaj muzikeca “ĉuĉurr” foje dumfluge kaj dancece, simila la tiu de la Blankagorĝa silvio, sed pli agrabla.

La tipa loko estas Provenco en Francio kio nomigas la specion en la germana kiel Provencegrasmücke kaj en la nederlanda kiel Provençaalse grasmus. La Purpura silvio probable formas superspecion kun la Atlassilvio kaj siavice tio estus proksime al la Sardia silvio kaj al la Baleara silvio[1]. Ĉiuj kune tiu grupo de tipaj silvioj kunhavas strangan similon kun la Ĥameo, la ununura specio de la Silviedoj el Ameriko (komparu la Ĥameon kun la Purpura silvio en la fotoligo sube). Krome la Ĥameo estas malpli rilata al la genro Sylvia ol al la Paradoksornitedoj[2]. La laŭvida simileco kun la grupo de la Purpura silvio estas mirinda ekzemplo de konverĝa evoluo inter birdoj sufiĉe proksime rilataj por kunhavi multan similecon evoluantaj ege aparte en la alia duonmondo sed en similaj mediteraneaj arbustaraj biotopoj.

Ekologio kaj statuso redakti

Tiu malgranda palearktisa specio reproduktiĝas en makiso ofte ĉe marbordo, kun uleksaj arbustoj por nestumado. Kiel siaj parencoj, la Purpura silvio estas insektovora, sed ĝi manĝas ankaŭ berojn. La nesto estas konstruita en malalta arbusto, kaj la ino demetas 3-6 ovojn.

La Purpura silvio estas nomata en la angla Dartford Warbler pro Dartford en NOk Kent, kie la populacio iĝis formortinta en la komenco de la 20a jarcento. Ili preskaŭ malaperis el Britio dum la akra vintro de 1962/1963 kiam la enlanda populacio falis al nur 10 paroj. Tamen, tiu specio povas rekuperi sian populacion en bonkvalita habitato, pro la ripeta nestumado kaj alta indico de survivado ĉe junuloj. Tiele ili rekuperiĝis en kelkaj areoj de Britio, sed ties nombroj estas denove malpliiĝantaj en aliaj regionoj de la lando kaj ekstere.

Iam klasita kiel Specio Malplej Zorgiga de la IUCN[3], oni supozas, ke ĝi estas pli rara ol ĝenerale supozate. Laŭ la priserĉado de la ŝjna malpliiĝo, tiu estis konfirmita, kaj la Purpura silvio estis sekve listita kiel Preskaŭ Minacata en 2008[4].

Notoj redakti

  1. Helbig (2001), Jønsson & Fjeldså (2006)
  2. Cibois (2003), Pasquet (2006)
  3. BLI (2004)
  4. BLI (2008)

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti