Purpurflugila lamprotorno

La Purpurflugila lamprotorno, Rupela lamprotornoPurpurflugila brilsturno (Lamprotornis purpuroptera) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ĝi formas superspecion kun la L. caudatus kaj la L. mevesii.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpurflugila lamprotorno
Purpurflugila lamprotorno
Purpurflugila lamprotorno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. purpuroptera'
Lamprotornis purpuroptera
(Rüppell, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas mezgranda kaj longvosta birdo blunigreca kun ĝeneralaj bluaj briloj, purpuraj briloj ĉefe en nukareo kaj ŝultroj kaj pli verdecaj ĉe flugiloj. Diference de aliaj samgenraj brilsturnoj, tiu ĉi havas anstataŭ nur vizaĝa nigra areo pli grandan nigran areon kiu okupas la tutan kapon kun tre markata limo kiu separas la senbrilajn nigrajn gorĝareon kaj kapon el la brilaj nukareo kaj ŝultroj. En tiu nigra kapo rimarkindas la blankaj irisoj. La beko estas pli malgranda ol ĉe aliaj proksimaj samgenranoj kaj same kiel ĉe tiuj ĝi estas nira same kiel la kruroj.

Ĝi troviĝas en Burundo, Demokrata Respubliko Kongo, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Ruando, Somalio, Sudano, Tanzanio kaj Ugando.

Oni agnoskas du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • aeneocephalus (Heuglin, 1863) – orienta kaj sudorienta Sudano, nordokcidenta Eritreo kaj okcidenta Etiopio.
  • purpuroptera (Rüppell, 1845) – suda Etiopio, nordorienta DRKongo, Ugando, Ruando, Burundo, okcidenta kaj suda Kenjo, sudorienta Somalio, kaj nordokcidenta kaj nordorienta Tanzanio.

Referencoj redakti