La rivero Pusa estas mallonga rivero de Hispanio, alfluanto de la maldekstra bordo de la rivero Taĵo. Ĝi ekfluas en la montoj de Toledo kaj trafluas entute en la provinco de Toledo, kie trapasas el sudo al nordo la komarkon de Talavera de la Reina.

Pusa
rivero
Bazaj informoj
Longeco 66,4 km
Fluo
Enfluejo Taĵo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Toledo
Map
vdr

Ĝi trapasas la lokojn de Santa Ana de Pusa, San Martín de Pusa, kaj elfluas en la rivero Taĵo inter Malpica de Tajo kaj La Pueblanueva. Ĝi estas bordata de arbaroj de tipo mediteranea kaj vintre povas atingi sufiĉe grandajn akvokvantojn kaj kaŭzi konsiderindajn akvofaletojn aŭ rapidejojn en sia origino. Menciindas la ponto de la 19a jarcento en la loko de Santa Ana de Pusa.[1]

Referencoj redakti

  1. Puente del Malpasillo. Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine Muncipo de Santa Ana de Pusa. Konsultita la 8an de septembro de 2011.