Pustý hrad (Zvolen)

Pustý hrad (esperante: Dezerta burgo) aŭ (la malnova) burgo de Zvolen aŭ Malnova Zvolen estas la burga komplekso en la katastra teritorio de la urbo Zvolen super la kunfluejo de la riveroj Hron kaj Slatina en supermara alteco 475  — 571 m s. m. Ĝi konsistas el du burgaj kompleksoj: la Malsupra kaj la Supra burgoj. Inter ili troviĝas la tiel-nomita kuniga parto longa preskaŭ 400 metrojn, kiu en parto ĉe la Malsupra burgo konsistas el 206 metrojn longa muro. La totala areo de la burgo Pustý estas 7.6 ha. Kvankam temas pri ruino, kompare kun aliaj Eŭropaj, sed ankaŭ tutmondaj burgoj konstruitaj sur monto, ĝi estas verŝajne la plej granda (Siria Krak des Chevaliers havas areon proksimume 2,7 ha kaj dume temas pli pri fortikaĵo ol  pri burgo).

Pustý hrad
(Zvolenský hrad)
esperante: Dezerta burgo
burgo
Enirpordego de Supra Pustý hrad
Oficiala nomo: Pustý hrad
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Zvolen
Municipo Zvolen
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Pohronie
Montaro Javorie
Situo Pustý hrad
 - alteco 475 m s. m.
 - koordinatoj 48° 33′ 30″ N 19° 06′ 37″ O / 48.55833 °N, 19.11028 °O / 48.55833; 19.11028 (mapo)
Materialo ŝtono
Estiĝo 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Pustý hrad (Zvolen)
Portalo pri Slovakio

Historio redakti

Multjara arkeologia esploro de Václav Hanuliak en la Supra burgo (1992 - 2008) klare pruvis la ekziston de pli malnova prahistoria ŝtongrunda terremparo, sur kiu estis konstruita la mezepoka murego. En la ŝutaĵo de la terremparo estis rompopeca materialo plejparte de la malfrua bronzepoko. Krom trovoj de la Luzica kulturo, estis ĉi tie trovitaj ankaŭ rempopecoj de kijatica kulturo. La strategia pozicio de la monteto estis uzita en la lasta ŝtona aĝo, pri kio atestas trovoj de la badena kulturo. Fruhistorian setladon pruvas bukoj kaj ceramiko de La-Tène-epoko. Sur la nordokcidenta deklivo de la Supra burgo Pustý estis en la jaro 1944 trovita trezoro de objektoj de la bronzepoko. Ĝi estis konservita sub proksimume 8 metrojn alta roko. La trovaĵo mem, tamen, havas ankaŭ sian novan historion. Post trovo fare de partizanoj en 1944, ĝi verŝajne estis dividita en plurajn partojn. Dume la lasta parto de ĉi tiu trezoro estis malkovrita en la jaro 2001. La unua sezono de esplorado ĉe la Malsupra burgo en la jaro 2009 montris ekziston de pli malnova praa terremparo sub la okcidenta linio de ĝia mezepoka murremparo. Origine ĝi havis ŝtongruzan konstruon kaj en ĝia ŝutejo estas trovata ceramiko ekskluzive de la malfrua ŝtonepoko. En la korto de la Malsupra burgo estas konfirmitaj trovoj de frua kaj malfrua bronzepokoj.

La burgo nuntempe redakti

Nuntempe videblas:

  • turo kaj enira pordego al la Malsupra burgo
  • turo de la komitatregiona burgo kaj la turo 2 de la Supra burgo, la bastiono sur la Supra burgo
  • areo de la tiel-nomita burgo de Dončo en la Supra burgo
  • la ĉefa enira pordego de la Supra burgo

La burgon eblas aliri de la ĉefa fervoja stacio de Zvolen laŭ la blua turisma signo kaj laŭ eduka pado.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti