En amatora radio QRP rilatas al elsendado pere de reduktita potenco provante maksimumigi efikecon de signaloj. La esprimo QRP devenas el la Q-kodo uzata en radiaj kontaktoj, kie "QRP" kaj "QRP?" kutimas peti, "Reduktu potencon" kaj demandi "Ĉu vi povas redukti potencon?" respektive. La kontraŭo de QRP estas QRO, aŭ altpotenca elsendado.

QRP malalta povuma memkonstruita sendricevilo ene de ladskatolo.

Filozofio redakti

La plej multaj radioamatoraj sendriceviloj estas kapablaj elsendi je ĉirkaŭ 100 vatoj sed en kelkaj mondopartoj, radioamatoroj povas uzi ĝis 1 500 vatojn. QRP ŝatantoj asertas ke tio ne estas ĉiam necesa kaj troa uzo de potenco pliigas la kaŭzado de interfero al proksimaj televidoj, radioj kaj telefonoj. Por radioamatoroj el multaj landoj estas malkongruaj kun leĝoj.

La nuna rekordo por QRP-kontakto estas 1 µW por 2640 kilometroj sur 10 metra bendo (28-29.7 MHz).[1]

Praktiko redakti

Ekzistas ne kompleta interkonsento sur kio estas QRP-potenco. La plej multaj QRP-organizoj konsentas ke por CW, AM, FM kaj ciferecaj modoj, la elsendata potenco devus esti 5 vatoj (aŭ malpli). La maksimuma elsendpotenco por SSB ne estas ĉiam interkonsentita, kelkaj kredas ke la potenco devus esti ne pli ol 10 vatoj, dum aliaj forte diras ke la potenclimo devus esti 5 vatoj. QRP-uzantoj povas uzi eĉ malpli ol kvin vatojn, foje uzante eĉ nur 100 milivatoj aŭ eĉ malpli. Ekstreme malalta potenco malpli ol 1 vato estas ofte nomata QRPp.

Komunikiĝi per QRP potenco povas esti malfacila tasko ĉar la QRP-uzantoj devas alfronti la samajn defiojn de propagiĝo alfrontita de amatoroj uzantaj pli altaj potencoj sed kun la malavantaĝoj kaŭzitaj pro havado de pli malforta signalo sur la aliaj ricevantoj. QRP-ŝatantoj provas kompensi tion pere de pli efikaj antensistemoj, pli bonaj teknikoj, pacienco, esploro pri pli bonaj propagkondiĉoj, elekto de horaroj kaj frekvncoj kaj plifortigo de operacikapabloj.

QRP estas aparte populara ĉe CW radioamatoraj operatoroj kaj tiuj, kiuj uzas pli novajn ciferecajn modojn.

QRSS redakti

Kelkaj ekstremaj QRP-entuziasmuloj uzas QRSS elsendante ekstreme malrapide por kompensi la bruo implikita en QRP-operado. QRSS devenas el la Q-kodon uzata en radiaj komunikadoj, kie "QRS?" demandas "Ĉu vi povas elsendi pli malrapide?" kaj "QRS" petas "Elsendu pli malrapide".

QRSS-entuziasmuloj kutime uzas iun formon de morso multe pli malrapida prefere ol tipa 1/10 duan "dit" fojon, QRSS-elsendoj povas uzi plenan sekundon por la "dit" tempo, aŭ en ekstremaj kazoj, plenan minuton por ununura "dit" tempo.

Aparataro redakti

 
Elecraft K2, komerca sendricevilo.

Multaj el la pli grandaj, pli potencaj komercaj sendriceviloj permesas al radioamatoroj malaltigi sian potencon al QRP-niveloj. Komercaj radiokomunikiloj speciale dizajnitaj por funkcii ĉe aŭ alproksimiĝi al QRP-potenco estis komerce haveblaj ekde la malfruaj 1960-aj jaroj. En 1969 la usona produktanto Ten-Tec produktis la Powermite-1. Tiu radio estis unu el la unuaj produktitaj, (La MR-1 estis havebla kaj ĝi estis esence la sama radio, kvankam en memkontruenda formo). La elsendilo estis kapabla je proksimume unu aŭ du vatoj da radiofrekvenco similaj aperis en la Heathkit HW-7 kaj HW-8 linioj. Ĉar QRP fariĝis pli populara en la lastaj jaroj radioproduktantoj lanĉis radiojn specife destinitaj por la QRP-entuziasmuloj. Popularaj modeloj inkludas Elecraft KX3, K2 kaj K1, la Yaesu FT-817, la Icom IC-703 kaj la 516 Argonaut V kaj la novaj 539 Argonaŭto-VI de TenTec. Alia populara fonto estas Hendricks QRP Kits, kiu ofertas gamon da popularaj memkonstrueblaj radioj. Entuziasmuloj uzas QRP-radiojn en la HF bendoj per porteblaj stacioj, ili kutime portas la radiojn en dorsosakoj kaj uzas vipantenojn. Iu QRP-uzantoj preferas memkonstrui sian sendricevilojn el malnovaj elektronikaj aparatoj.

Konkursoj kaj premioj redakti

Ekzistas specifaj premioj de radioamatoraj konkursoj, kluboj kaj konvencioj dediĉitaj al QRP-entuziasmuloj.

En Usono, la novembraj Sweepstakes, en junio kaj septembro VHF QSO Parties, en januaro VHF Sweepstakes kaj la ARRL Internacia DX konkurso, same kiel multaj gravaj internaciaj konkursoj aldonas specialajn QRP-kategoriojn.

La QRP ARCI-klubo sponsoras 12 konkursojn dum la jaro specife por QRP-operatoroj.[2]

Tipaj premioj inkludas la "mil mejloj po vato" de la QRP ARCI-klubo. QRP ARCI ankaŭ donas specialajn premiojn por atingado de Worked All States de la ARRL, Worked All Continents kaj DX Century Club premioj sub QRP-povumoj. Aliaj QRP-kluboj ankaŭ donas similajn versiojn de tiuj premioj same kiel ĝeneralaj QRP radioamatoraj diplomoj.

Frekvencoj redakti

Kiel konvencio inter radioamatoroj estas frekvencoj en kiuj oni kutimas trovi QRP-staciojn, tie ili havas privilegiojn kaj kurime fortaj stacioj ne elsendas proksime de tiuj frekvencoj por eviti interferi malaltpovumajn staciojn.[3]

Band CW Phone
160m 1810 kHz 1910 kHz
1843 kHz
80m 3560 kHz 3985 kHz
3690 kHz
60m 5346.5 kHz
40m 7030 kHz 7090 kHz
7122 kHz 7285 kHz
30m 10106 kHz
10116 kHz
20m 14060 kHz 14285 kHz
17m 18096 kHz 18130 kHz
15m 21060 kHz 21285 kHz
21385 kHz
12m 24906 kHz 24950 kHz
10m 28060 kHz 28365 kHz
28385 kHz
6m 50096 kHz 50185 kHz
2m 144060 kHz 144285 kHz

Referencoj redakti

 
Memfarita telegrafia sendricevilo por la 40 metra bendo.
  1. Laŭ Rich Arland, K7YHA (nun K7SZ), en World Radio magazine (Feb. 1990 jaro 19, 89, p. 46–47) http://www.naqcc.info/qrpworks.html
  2. QRP ARCI konkursoj
  3. QRP-frekvencoj laŭ ARCI

Eksteraj ligiloj redakti

QRP Kluboj redakti