QRpedia estas sistemo bazita sur portebla interreto kiu uzas QR-kodojn por provizi Vikipediajn artikolojn al uzantoj, en siaj propraj lingvoj.[1][2]

Ekzemplo de QRpedia-QR-kodo, kiu deĉifras la URL-on http://en.qrwp.org/QRpedia
QRpedia-kodo por la artikolo Muskovito, apud tradicia, unulingva etikedo en Muzeo de Derby. La artikolo estas, depost aŭgusto 2011, havebla en 30 lingvoj, inkluzive de la Araba, Kataluna, Esperanto, Germana, Greka, Japana, Turka kaj Vjetnama
Vizitantoj en Muzeo de Derby, uzantaj poŝtelefonon por skani QRpedia-QR-kodon

Procezo redakti

Kiam uzanto skanas QRpedia-QR-kodon per sia poŝtelefono, la aparato deĉifras la QR-kodon al URL uzanta la domajnon "qrwp.org" kaj kies fina parto estas la titolo de la vikipedia artikolo, kaj sendas peton por la artikolo specifikita en la URL al la QRpedia-retservilo. Ĝi ankaŭ transsendas la lingvan preferon de la aparato.[3]

La QRpedia-servilo tiam uzas Vikipedian API[1] por determini ĉu estas versio de la specifikita Vikipedia artikolo en la lingvo uzata de la aparato, kaj se jes, redonas ĝin en portebla formato.[3] Se traduko de la petita artikolo ne estas havebla, tiam la QRpedia-servilo faras serĉon de la artikola titolo en la koncerna Vikipedia lingvo, kaj redonas la rezulton.

Tiamaniere, unusola QR-kodo povas redoni la saman artikolon en multaj lingvoj.[3] QRpedia ankaŭ registras uz-statistikon.[3]

Origino redakti

QRpedia estis eltrovita de Roger Bamkin,[1] prezidanto de Wikimedia UK,[4] kaj Terence Eden,[1] spertulo pri portebla interreto,[5] kaj estis malkaŝita la 9-an de aprilo 2011[1][6] dum evento Backstage Pass en Muzeo de Derby,[1][5] parto de la GLAM/Derby kunlaboro inter Muzeo kaj artgalerio de Derby kaj Vikipedio,[7] dum kiu pli ol 500 Vikipediaj artikoloj, en nombro da lingvoj, estis kreitaj. La nomo de la projekto estas kunmetita vorto, kombinanta la komencajn literojn "QR" el "QR (Quick Response) -kodo" kaj "Wikipedia".

La fonto-kodo de la projekto estas libere reuzebla sub MIT Licenso.[8]

Instalo redakti

Ekde aŭgusto 2011, QRpedia estas uzata en:


Ekzemplo de QRpedia-URL-oj redakti

Depende de la lingva prefero de la retumilo, aperos la artikolo en malsama lingvo:

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Introducing QRpedia (2011-04-03).
  2. 2,0 2,1 The Children's Museum of Indianapolis Creates New Learning Opportunities through Wikipedian-in-Residence (2011-08-19). Arkivita el la originalo je 2012-03-29. Alirita 2011-08-29.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Going Multilingual with QRpedia (2011-06-15). Arkivita el la originalo je 2012-08-26. Alirita 2011-08-29.
  4. Board.
  5. 5,0 5,1 Quiet Realities (2011-05-21). Arkivita el la originalo je 2012-08-26. Alirita 2011-08-29.
  6. Wikipedia:GLAM/Derby/QR code experiment.
  7. Derby Backstage Pass.
  8. qrwp - QR Redirection to Wikipedia.
  9. QR codes + Wikipedia = QRpedia (2011-07-29). Arkivita el la originalo je 2012-08-26. Alirita 2011-08-29.
  10. QRpedia Codes at Fundació Joan Miró (2011-05-11). Arkivita el la originalo je 2012-08-26. Alirita 2011-08-29.

Eksteraj ligiloj redakti