QWERTZ

klavarfasono, nomita laŭ la supra alfabeta linio de klavoj (“QWERTZUIOP”), uzata por la germana, ĉeĥa, kaj hungara lingvoj kaj aliaj lingvoj

QWERTZ (elparolata kverckŭerc) estas nomo de la plej ofte uzata speco de komputila klavaro en Mezeŭropo kaj la latinskribaj landoj en sudorienta Eŭropo. La nomo venas de la literoj de la ses klavoj je la supra, maldekstra parto de la klavaro - Q W E R T Z.

La variaĵo de la QWERTZ-klavararanĝo, kiu estas plej ofte uzata en Germanio kaj Aŭstrio.

La klavaro QWERTZ estas origine germana derivaĵo de la usona QWERTY, kiu estis desegnita por eviti ŝtopiĝon pro samtempa uzado de apudaj klavoj dum la epoko de la maŝinskribilo. La ĉefa diferenco kun QWERTY estas interŝanĝo de la klavoj Y kaj Z. Oni faris tiun ŝanĝon pro tri kialoj:

  • La litero Z estas pli ofta en la germana ol Y, do indas havi ĝin en pli meza pozicio, kiu estas pli facile atingebla.
  • TZ estas ofta sinsekvo de literoj en la germana. En QWERTZ oni povas pli facile tajpi ĝin, kaj maŝinskribilo malpli ofte ŝtopiĝas se oni tajpus la literojn en la sinsekvo per malsamaj manoj.
  • "Zu" estas ofta prepozicio en la germana, kiu estas pli facile tajpebla en QWERTZ.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti