Qantara.de (klasika araba: قنطرة qanṭarah, signifanta "ponton") estas reta portalo en la germana, angla kaj araba, kiu celas antaŭenigi interkulturan dialogon inter Okcidento kaj la Islama mondo, ĉefe pere de artikoloj pri kulturo kaj socio[1]. Quantara signifas 'ponto' en la araba.

Qantara.de
revuo • retportalo
Priskribo pri islama mondo kaj interreligia dialogo
Lando Germanio
Retadreso www.qantara.de
Kategorio religio, kulturo
Lingvo(j) arabe, angle, germane, turke
Posedanto la Germana Federacia Agentejo por Civila Edukado, Deutsche Welle, Goethe-Institut, la germana Instituto pri Eksteraj Kulturaj Rilatoj
Fondiĝo marto 2003
Stato alirebla
vdr

La portalo estis fondita je la iniciato de la germana Ministerio pri Eksterlanda Poltiko (germane: Auswärtiges Amt)[2], reage al la krizo en la rilatoj al islamaj kulturoj pro la atencoj de la 11-a de septembro 2011 en Usono. Aktiva ekde marto 2003, la platformo jam publikigis dekmilojn da artikoloj[2]. Ĝi estas komune mastrumata de la germana Federacia Agentejo por Civita Edukado (Bundeszentrale für politische Bildung), kune kun la internacia radiostacio Deutsche Welle (DW), la Goethe-Institut (GI) kaj la germana Instituto por Eksterlandaj Rilatoj (Institut für Auslandsbeziehungen) kaj estas financata de la Auswärtiges Amt. La tasko de la komuna dialogoprojekto estas antaŭenigi la kompreniĝon inter la diversaj kulturoj, kun la celo kontraŭbatali nescion kaj antaŭjuĝon pere de scio.

La redakcia skipo volas publikigi tekstoj de okcidentaj kaj islamaj aŭtoroj kiuj serĉas ankaŭ en krizoperiodo malfermeman kaj respekteman diskuton pri komunecoj sed ankaŭ pri polemikaj temoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (de) Christoph Jumpelt, Qantara.de: Ägypten sperrt Dialogportal der Deutschen Welle, DW
  2. 2,0 2,1 (de) Markus Bickel, Berlin reißt eine Brücke in die arabische Welt ein, FAZ;net, la 20-an de septembro 2014.