Quadrivium

la “liberaj artoj” de astronomio, aritmetiko, muziko, kaj geometrio

La termino latina Quadrivium signifas kolekton de kvar fakoj de la sep liberaj artoj. Quadrivium inkludas la aritmetikon, la geometrion, la muzikon kaj la astronomion.

En sistemo de mezepoka edukado, Quadrivium sekvis post trivium: studado de la gramatiko, la logiko (aŭ dialektiko) kaj la retoriko. Quadrivium antaŭas al studado de filozofio kaj teologio. En multe da mezepokaj universitatoj iĝis akiro de la titolo "la majstro de la liberaj artoj".

Laŭ moderna senco oni povas kompreni ĝin kiel studado de nombroj: la aritmetiko estas nur nombro, geometrio estas nombro en spaco, muziko estas nombro en la tempo kaj astronomio estas nombro en la tempospaco.

Vidu ankaŭ redakti