Quarto (ludo)

(Alidirektita el Quarto (Ludo))

Quarto - prononco [KVARto] aŭ [KŬARto], esperante foje nomata "Kvartoo" (vidu la eksteran ligilon sube) - estas strategia tabulludo por du ludantoj. Ĝin verkis la svisa matematikisto Blaise Müller. La ludo estis unue eldonita en 1991. Estas diversaj versioj de diversaj eldonejoj, ekzemple kun lignaj aŭ plastaj pecoj.

Quarto

emblemo

tabulludo • four-in-a-row
vdr

La kvadrata tabulo havas 16 lokojn (4x4). Estas 16 pecoj, kaj ĉiu havas kvar ecojn:

  1. alteco (alta aŭ malalta)
  2. koloro (ekz, nigra aŭ blanka)
  3. formo (kvadrata aŭ cirkla)
  4. solideco (sen aŭ kun truo)

Laŭvice, ludanto elektas pecon, kiun devas meti la alia ludanto sur tabulon. Tiu gajnas kiu kreas vicon de kvar pecoj kun iu komuna eco (ekz, ĉiuj kvar estas altaj, aŭ ĉiuj kvar estas blankaj, ktp).

Do malkiel multaj ludoj, estas komuna pecaro, anstataŭ propraj pecaroj por ĉiuj ludantoj.

Estas varia regulo, ke oni ankaŭ gajnas per kreo de kvadrato (2x2) de kvar pecoj kun iu komuna eco.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti