Quy Nhơn

(Alidirektita el Qui Nhơn)

Qui Nhơn estas metropolo, havenurbo, en provinco Bình Định de regiono Suda Centra Marbordo en Vjetnamio. Ĝi estas ankaŭ provinca ĉefurbo.

Quy Nhơn
provinca urbo de Vjetnamio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 311 000  (2015) [+]
Loĝdenso 1 087 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 46′ N, 109° 14′ O (mapo)13.769580555556109.23137222222Koordinatoj: 13° 46′ N, 109° 14′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 286 km² (28 600 ha) [+]
Quy Nhơn (Vjetnamio)
Quy Nhơn (Vjetnamio)
DEC
Quy Nhơn
Quy Nhơn
Situo de Quy Nhơn

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quy Nhon [+]
vdr
Mapo pri Vjetnamio, kie estas videbla Qui Nhơn
Lernejo en Qui Nhơn
Universitato en Qui Nhơn
Muzeo en Qui Nhơn
Konstruaĵo en Qui Nhơn

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Qui Nhơn situas laŭ la Sudĉina Maro en sudorienta parto de la lando (ĝia marbordo estas 42 km. longa. Da Lat troviĝas 222, Da Nang 278, Hue 348, Ho-Ĉi-Min-urbo 436, Rạch Giá 615, Hai Phong 834, Ha Long 867, Hanojo 884 km.

Historio redakti

Quy Nhơn estis oficiale fondita en la malfrua 18-a jarcento, kvankam ĝiaj antaŭaĵoj devenas el la 11-a jarcento. Dum la 1620-aj jaroj la urbo estis portugalaj jezuitoj, kiuj nomis la lokon Pulo Cambi. La haveno estis malfermita al franca komerco en 1874, ĝi estis pligrandigita post la 2-a mondmilito. Dum erao de 2 landoj tiu urbo apartenis al Suda Vjetnamio. Dum la Vjetnama milito armeo de Usono havis tie signifan bazon. La haveno estis skrapita en 1977 por akcepti ankaŭ ŝipegojn.

Ekonomio redakti

Qui Nhơn estas unu el la ĉefaj industriaj centroj de la provinco, eĉ de la lando. Historie oni okupiĝis pri komercoj, agrikulturoj kaj fiŝkaptadoj. En la lastaj jaroj okazis signifa ŝanĝo direkte al servoj kaj turismo. Tradicie estas signifa la haveno, sed oni jam okupiĝas ankaŭ pri fiŝbredado. La agrikulturo produktas cerealojn, legomojn, sukerkanojn, kokosojn, arakidojn kaj nuksojn, la industrio meblojn ĝardenajn kaj lignaĵojn.

En 2008 13 eksterlandaj firmaoj dungis 1119 homojn en la metropolo.

Eduko redakti

Qui Nhơn havas du universitatojn, kie 601 instruistoj instruis en 2009 23,383 studentojn. Quy Nhon University kaj Quang Trung University. Ekzistis 19,900 bazlernejanoj kaj 28,500 mezlernejanoj.

Trafiko redakti

 
Stacidomo de Qui Nhơn

Qui Nhơn havas enlandan flughavenon. La metropolo havas trairan marbordan ŝoseon, sed estas ankaŭ alia ŝoseo al interno de la lando. La trajna vojaĝado estis suspendita en 2016.

Klimato redakti

En Qui Nhơn pluvas en la jaro 1650 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter septembro-decembro pli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Neniam frostas.

Fontoj redakti

 
Strando en Qui Nhơn