Quilpué [kilpŭE] estas urbego, universitata urbo en meza Ĉilio en Valparaiso (regiono). Ĝi estas provinca ĉefurbo, krome ĝi apartenas al urbaro de Valparaiso. Quilpué estas vaste konata kiel "Urbo de la Suno".

Quilpué
urbo en Ĉilio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 147 991  (2017) [+]
Loĝdenso 3 744 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 3′ S, 71° 26′ U (mapo)-33.0498-71.4415Koordinatoj: 33° 3′ S, 71° 26′ U (mapo) [+]
Alto 141 m [+]
Areo 39,53 km² (3 953 ha) [+]
Quilpué (Ĉilio)
Quilpué (Ĉilio)
DEC
Quilpué
Quilpué
Situo de Quilpué

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quilpué [+]
vdr
Vido en Quilpué

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Quilpué situas inter Pacifiko kaj Andoj. Viña del Mar troviĝas 8, Valparaiso 14, Santiago de Ĉilio 86, Rancagua (Ĉilio) 141, Coquimbo 344, La Serena (Ĉilio) 349, Chillán 400, Koncepciono 446, Talcahuano 436, Temuco 641, Puerto Montt 946, Antofagasta (urbo) 1050, Iquique 1432, Arica 1623, Punta Arenas 2237 km.

Historio redakti

En tiu loko diversaj triboj vivis antaŭ alveno de la hispanoj. Eĉ la indianoj minadis jam orojn en la proksimeco. Tiu okupiĝo ne finiĝis post apero de la hispanoj en la 16-a jarcento. Vilaĝo Quilpué estis fondita en 1893. Ĝi urbiĝis post 5 jaroj. Ekde 2010 ĝi estas provinca ĉefurbo.

Trafiko redakti

La plej proksima flughaveno funkcias en Viña del Mar. Quilpué havas bonajn kontaktojn kun Viña del Mar, Valparaiso kaj Santiago de Ĉilio.

 
Avenuo en Quilpué

Klimato redakti

Quilpué situas en mediteranea klimato kun oceana influo. Jare pluvas (aŭ neĝas) ĉ. 480 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en junio kaj julio pli ofte, inter decembro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 13-20 °C, sed vintre ofte frostas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti