Quinten MATSIJS (naskiĝis en Loveno en 1466, mortis en Antverpeno en 1530) estis konata flandra forĝisto kaj pentristo.

Quinten Matsijs
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1466 (1466-04-26)
en Loveno
Morto 14-an de septembro 1530 (1530-09-14) (64-jaraĝa)
en Antverpeno
Tombo Katedralo de Nia Sinjorino
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Duklando Brabanto • Habsburga Nederlando
Familio
Patrino Christina Van Pullaer
Frat(in)oj Catharina Massys • Joost Massys
Infanoj Jan Massijs • Cornelis Massijs
Okupo
Okupo pentristo • artisto • konstrua desegnisto • medalisto
Verkoj La malbela dukino
The Moneylender and his Wife
Ill-Matched Marriage
vdr
La ole-pentraĵo La oropesisto kaj lia edzino 71 x 68 cm, Muzeo Louvre (Luvro), Parizo

Lia propra nomo estas plej ofte ortografiita kiel Quinten, sed ankaŭ fojfoje kiel Kwinten aŭ Quentin. Por la familia nomo ekzistas preskaŭ deko da variaĵoj: Matsijs, Matsys, Massijs, Massys, Metsijs, Metsys, Messijs kaj Messys.

La pentristo Jan Massijs estis filo de Quinten.

Vivo redakti

 
Poliptiko de la Sep Doloroj de Maria

Arthistoriistoj ne samopinias, pri la eduko de Matsijs, ĉar oni ĝis nun ne retrovis dokumentojn. Povus esti, ke li estis lernanto de Dirk Bouts. Li ja loĝis en Loveno. Sed laŭ aliaj li lernis pentroarton en Bruĝo de Hans Memling. Ankoraŭ aliaj opinias, ke li tute ne ricevis instruadon pri pentroarto, sed ke li instruis sin mem, aŭtodidakte. La sola afero, kiu certas, estas, ke en 1491 li estis profesia pentristo en Antverpeno, ĉar la nomo Quinten Matsys tie aperas en la registroj de la gildo de Sankta-Luko (Sint-Lucasgilde). La tezon, ke li estas aŭtodidakto, plifortigas la legendo, laŭ kiu li unue estis artforĝisto. Li konatiĝis kun junulino, sed ties patro, kiu estis pentristo, ne permesis la edziniĝon, ĉar Quinten estis "nur" artforĝisto. Li devus mimimume esti artpentristo, por rajti geedziĝi. Tiam li komencis lerni la pentradon, kaj iun tagon li pentre aldonis muŝon al pentraĵo en la domo de la amatino. Kiam la patro ĝin rimarkis, li provis per la mano forflugi ĝin. Kiam li konstatis. ke tio ne eblas, kaj ke temas pri pentrita muŝo, li diris: "Iu, kiu povas tiel bone pentri, rajtas edziĝi al mia filino". Kaj tiel okazis. En la placo Handschoenmarkt en la centro de la malnova Antverpeno, ankoraŭ estas videbla akvoputo, super kiu estas forĝaĵo (datumanta de 1490), kiu reprezentas la legendon pri la deveno de la nomo Antverpeno, kaj sub la forĝaĵo estas la jena teksto: "De liefde maakte van de smid een schilder" (Amo igis la forĝiston pentristo).

Verkoj redakti

Quinten Matsys ĉefe pentris religiajn verkojn. Liajn kreaĵojn karakterizas tre bela kolor-uzo kaj kompono. Li estas konsiderata la unua pentristo de la Antverpena Skolo. Ankaŭ liaj filoj Jan kaj Cornelis iĝis artpentristo. Fama verko estas La malbela dukino.

Kelkaj verkoj

Rekono redakti

En Antverpeno 4 stratoj kaj placoj portas lian nomon kaj li tie havas statuon en la Baron Dhanislaan. Asteroido portas lian nomon: 9569 Quintenmatsijs.