Quintin

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Quintin (stacidomo).

Quintin (jen france, prononco [kɛ̃tɛ̃], bretone Kintin) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 783 loĝantoj sur areo de 3,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 892 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Brieuc kaj al la kantono Plélo / Pleuloc'h. La teritorio havas komunan limon kun Le Fœil kaj Saint-Brandan.

Quintin · Kintin
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Saint-Brieuc
Kantono Plélo / Pleuloc'h
INSEE kodo 22262 [+]
Poŝtkodo 22800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 783  (2021) [+]
Loĝdenso 892 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 24′ N, 2° 55′ U (mapo)48.403611111111-2.9094444444444Koordinatoj: 48° 24′ N, 2° 55′ U (mapo) [+]
Alto 205 m [+]
Areo 3,12 km² ( 312 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintin · Kintin (Côtes-d'Armor)
Quintin · Kintin (Côtes-d'Armor)
DEC
Quintin · Kintin
Quintin · Kintin
Situo de Quintin · Kintin
Quintin · Kintin (Francio)
Quintin · Kintin (Francio)
DEC
Quintin · Kintin
Quintin · Kintin
Situo de Quintin · Kintin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintin [+]
vdr

Quintin ŝuldas sian nomon[1] al la nuna komunumo de Vieux-Bourg nomata Kintin en ĉ. 1330, Quintin en 1368, Quintini in Burgo en 1516 kaj Vetus Burgus Quintini en la registroj pri mortintoj de Saint-Gilles-Pligeaux.

Geografio redakti

Quintin situas ĉe la komenciĝo de la granita montaro, kiu havas ĝian nomon kaj kiu etendiĝas sur la tuta centro de Bretonio.

Strategie, Quintin estas ĉe la kruciĝo de la vojoj, kiuj iras de Saint-Brieuc al Quimper irante tra Rostrenen unuflanke kaj de Guingamp / Châtelaudren al Lorient irante tra Loudéac aliflanke. Por gardi tiun komunikadnodon, fortreso estis starigita, sed ĝi restis grandparte nefinita.

La relative forta deklivo de la rivero Gouët / Goët tie estis utiligita por krei lagon, kiu servis por protekti la fortreson kaj kiel akvorezervejon por muelejo. En la 20-a jc, la muelejo ŝanĝiĝis en elektran centralon, kiu funkciis ĝis iom post la dua mondmilito.

Lokoj kaj monumentoj redakti

Religia heredaĵo
  • Kolegiato Notre-Dame de Délivrance; kiu enhavas pentraĵon de la pentristo Raphaël Donguy, " le Bon Pasteur" (la bona paŝtisto, aludanta pri Jesuo) datita de 1845.
Civila heredaĵo
 
prahistoria menhiro

La unua vidaĵo kiam oni alvenas al Quintin, estas ĝiaj lago kaj rivero superataj sur ties maldekstra bordo per la fortreso kaj la urbo kaj sur ties dekstra bordo per arba deklivo kun disaj granitaj rokoj sur kiu, sur herbejo, staras la menhiro ŝate nomata « la roche longue » (la longa roko) de la loĝantoj. En la urbo mem la nefinita fortreso de la 17-a jarcento, kompletigita per pli frua loĝalo konsistigas la kastelon de Quintin[2]. La malnova katolika seminario baptita laŭ la papo Johano la 23-a (Jean XXIII), nun kolegio-liceo, superas la urbon.

Sidejo de la feŭda povo, la kastelo de Quintin suferis sinsekvon de militoj dum la 15-a - 16-a jarcentoj. De la mezepoka urbo restas nur la ĉirkaŭmuroj kaj la Porte-Neuve, parte konsistantaj el la malnova turo de la arkivoj de la kastelo de Quintin. Unu el la lastaj protestantismaj bastionoj en la 17-a jarcento, la kastelo restarigita meze de la 17-a jarcento restis nefinita. En la 18-a jarcento, ĝiaj servkonstruaĵoj kaj ĉevalejoj estis rearanĝitaj kaj pligrandigitaj por konsistigi la nunan kastelon de Quintin. La senjorejo de Quintin, poste la kastelo, de siaj originoj restis en la sama linio. La familio de Rohan, Laval, Coligny, la Trémoille, Gouyon de la Moussaye, Durfort de LorgesChoiseul estas inter la plej prestiĝaj familioj, kiuj heredis tiun bienon tra la jarcentoj. La malfermo de la kastelo al la publiko en 1986 ebligas iom post iom restaŭri la ĝardenojn kaj la internon.

Kontraŭ la parko de la kastelo staras la baziliko, sufiĉe severa, de la 19-a jc. De la defendaĵoj de la urbo restas nur la nova pordo (porte neuve) kun la turo dirata « de la arkivoj » kaj la lago. La prospera komerca pasinteco pri lintolo lasis belajn privatajn palacojn en la centro.

Proksime de Quintin estas 4 aliaj kasteloj kaj Quintin povas esti la deirpunkto por marŝado laŭ la rivero Gouët / Goët, kies interkruta sed pitoreska valo enhavas multajn kaosojn de rokoj.

Quintin posedas ankaŭ kampadejon apud la lago.

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo redakti

  • Nicolas de Montmorency-Laval, dirata Vito la Deksesa de Laval (1476-1531), grafo de Laval de 1500 ĝis 1531, barono de Quintin kaj siro de Vitré
  • Alexandre Glais-Bizoin, politikisto, iniciatinto de la unika poŝta tarifo, naskiĝinta en Quintin en 1800
  • Jules Lequier, filozofo, naskiĝinta en la 30-a de januaro 1814 en Quintin
  • Marie Allo, verkistino kaj poetino, naskiĝinta en 1866
  • Guy Bazin atleta ĉampiono

Ĝemeliĝoj redakti

  Perros-Guirec en Francio

Strange, la urbo Quintin ĝemeliĝis al Perros-Guirec, urbo kiel Quintin en la departemento Côtes-d'Armor.

Referencoj redakti

  1. Artikolo de Mickael Gendry
  2. Retpaĝejo de la kastelo de Quintin
 
la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti