Quirl (prononcu: kvirl, kun tre mallonga i) estas tablomonto en la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas apud la urbeto Königstein je la maldekstra flanko de la rivero Elbo. La monto atingas altecon de 349 m. Malpli alta ol la ĉirkaŭaj tablomontoj, ĝia supro tamen havas la plej grandan (koheran) areon. Ĝin kovras tavolo el argilo, kiun verŝajne alblovis vento dum la lasta periodo de malvarmo. Pro tiu ĉi specifaĵo en la historio tie troviĝis agroj. Ilian situon ankoraŭ montras malnovaj forst-limŝtonoj.

Diebskeller (Ŝtelista Kelo)

Speciale interesa estas la kavernoj de tiu tablomonto. Ĉe la nordorienta flanko situas kaverno kiu ricevis sian nomon de la geologiisto GUTBIER. Plej ofte ĝi tamen estas nomata Diebskeller, tio estas Ŝtelista Kelo , aŭ Diebshöhle (~kaverno). Tiu ĉi kaverno apartenas al la plej grandaj de la montaro. En ĝia mezo staras ŝtona tablo, konstruita en la jaro 1755. Je la sudokcidenta flanko troviĝas pluraj kavernoj, kiuj ekestis per falo de rokoj. Plej konataj estas la du Sterl-kavernoj. Ĉirkaŭ la jaro 1885 ili servis kiel rifuĝejo de rabobando. Pro la proksimeco al la Fortreso Königstein Quirl estis strategie iom grava. Tial en 1865 la saksa ŝtato aĉetis la kampojn sur ĝi kaj baris la aliron al la monto.

Ĉirkaŭ la monton kondukas vojo (Obere Quirlpromenade). Ĝi estas unu el la plej belaj arbaropadoj de Saksa Svislando.

Eksteraj ligiloj redakti