Róbert Schelle [ŝele], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schelle Róbert estis hungara inĝeniero, kemiisto, profesoro, inventisto.

Róbert Schelle
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1851 (1851-04-11)
en Veľká
Morto 31-an de julio 1925 (1925-07-31) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Okupo
Okupo kemiisto • metala inĝeniero • inventisto • mininĝeniero
vdr

Róbert Schelle [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1851 en Hungara reĝlando en Poprádfelka (nuntempa urboparto en Poprad en Slovakio). Li mortis la 31-an de julio 1925 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Róbert Schelle studis laŭvice en Akademio de Selmec kaj en teknika universitato de Vieno. Post siaj studoj li instruis en la menciita akademio, sed ankaŭ interrompoj okazis. En 1878 li estis kontrolisto en fabriko pri moneroj en Körmöcbánya, inter 1881 kaj 1887 li estis analizisto de la loka minejo, poste li studvojaĝis al Germanio kaj Belgio. En 1892 li estis nomumita katedrestro. En 1912 li establis mondnivelan laboratorion. Li sukcese produktis purajn telurojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A zsarnócai kohó régi salakjainak vegyelemzése (1884)
  • A Calciumkarbidról és Siliciumkarbidról (1897)
  • A cseppfolyó levegő (1900)
  • A selmeci m. kir Bányászati és Erdészeti Főiskola Kémiai Intézete (1916)

Fontoj redakti