Róza LABORFALVI estis elstara hungara aktorino.

Róza Laborfalvi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1817 (1817-04-08)
en Miskolc
Morto 20-an de novembro 1886 (1886-11-20) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Benke
Edz(in)o Mór Jókai
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Róza Laborfalvi en 1848

Nomo redakti

Ŝi naskiĝis, kiel Laborfalvi Benke Judit. Kiel hungara aktoro, ŝi uzis la pli mallongan nomon Laborfalvi Róza (laŭ hungara formo). Ŝia edzo estis Mór Jókai, tial foje estas legebla Jókainé aŭ pli longe Jókai Mórné. Laŭ la hungara ortografio post la edza nomo aldoniĝas gramatikaĵo "né".

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Miskolc, en la 8-an de aprilo 1817, ŝi mortis en Budapeŝto, en la 20-an de novembro 1886. Ambaŭ gepatroj estis aktoroj, evidentiĝis, ke ankaŭ Róza estos aktorino. Ŝi debutis en Buda en 1833. En 1837 ŝi jam ludis en Nacia Teatro (Budapeŝto) precipe en dramoj.

Dum la revolucio en la 15-an de marto 1848 ŝi konatiĝis kun Mór Jókai, kiu estis pli juna 8 jarojn. Jam en la sama jaro ili geedziĝis, kiu kaŭzis grandan skandalon, ĉar ŝi jam havis 12 aĝan filinon. Eĉ Sándor Petőfi kritikis tiun agon.

Spite tion, ŝi estis tre ŝatata kaj talenta aktorino. En 1857 ŝi faris la inaŭguron en Nacia Teatro (Miskolc). Ĝis 1859 ŝi daŭre aktoradis, tamen poste en Miskolc okazis la oficiala adiaŭo en 1883.

Menciindaj roloj redakti

  • Gertrudis en macia tragedio Banuso Bánk
  • Volumina en Ŝekspiro: Coriolanus
  • Stuart Mária de Schiller
  • Lady Macbeth en Ŝekspiro: Macbeth
  • Goneril en Ŝekspiro: Reĝo Lear