La Sharpe-Resolucio (R. v. Sharpe, [2001] 1 S.C.R. 45, 2001 SCC 2) estas jura rezolucio adoptita en 2001 de la Supera Tribunalo de Kanado, ratifikanta la disponojn de la Kanada Kriminala Kodo pri posedo de infana pornografio kiel validan limigon de la rajto al parollibereco.

Fundamentoj redakti

John R. Sharpe, kanada verkisto kaj pedofilo, iĝis konata en 1999 pro sukcese ŝanĝi, sen jura reprezentado, plurajn partojn de la Kanada leĝaro koncerne infanan pornografion pro esti prezentinta apelacion pri kontraŭkonstitucieco en kiu li argumentis, ke la Kanadaj leĝoj malobservas la rajton al parol- kaj pens-libereco pro persekuti la kreon de pornografiaj verkoj en kiuj partoprenas fikciajn neplenaĝuloj, post esti arestita en 1995 sub akuzoj de posedo kaj distribuado de infana pornografio surbaze de fotografioj de adoleskantoj havante seksrilaton kaj taglibroj kaj manuskriptoj priskribantaj fikciajn adoleskantoj seksumante trovitaj ĉe li post domicila traserĉo.[1][2]. En januaro 1999, Sharpe estis kvitigita el la akuzoj pri posedo de infana pornografio fare de la Supera Tribunalo de Brita Kolumbio kaj en majo la Apelacia Tribunalo konfirmis la verdikton per 2-1 balotoj. La Apelacio Tribunalo manifestis, ke la leĝoj pri infana pornografio "[estas] vere je unu paŝo krimigi pro havi malagrablajn pensojn".

En 2001, la Supera Tribunalo de Kanado adoptis juran rezolucion ratifikanta la dispoziciojn de la kriminala kodo pri posedo de infana pornografio kiel validan limigon de la rajto al parollibereco[noto 1]. La decido preniĝis post apelacio pri kontraŭkonstitucieco prezentita de John R. Sharpe, pedofilulo arestita pro posedo de infana pornografio, kiu argumentis antaŭ la tribunaloj, ke la kanadaj leĝoj pri infana pornografio malobservas la rajton al parol- kaj pens-libereco[1][2].

Notoj redakti

  1. Punktoj 129 kaj Punktoj 241 kaj 242 de la konkludoj de la tribunalo:
     
     esperante Mi volus defendi la art. 163.1(4) sur la bazo, ke la difino de “infana pornografio” en la art. 163.1 devas esti legita kvazaŭ ĝi enhavus escepton por: (1) iu ajn skribita materialo aŭ vida figuraĵo kreita nur de la akuzito, kaj nur posedita de la akuzito, ekskluzive por sia propra persona uzo; kaj (2) ne figuranta iun kontraŭleĝan seksagadon kaj posedita nur de la akuzito ekskluzive por sia privata uzo.   angle I would uphold s. 163.1(4) on the basis that the definition of “child pornography” in s. 163.1 should be read as though it contained an exception for: (1) any written material or visual representation created by the accused alone, and held by the accused alone, exclusively for his or her own personal use; and (2) any visual recording, created by or depicting the accused, provided it does not depict unlawful sexual activity and is held by the accused exclusively for private use. 
     
     esperante Kiam la infanoj estas elmontrataj en la pornografiaj figuraĵoj, la kamerao kaptas ilian misuzon kaj kreas permanentan registron de tio ĉi. Tio signifas ekstrema enrompo de iliaj intimecaj interesoj. Puniginte la posedon de tiu ĉi materialo, la Parlamento kreis stimulon por detrui tiujn jam ekzistantajn figuraĵojn. Niaopinie, tiu ĉi konsekvenco favora al la intimeco de la infanoj estas proporcia al la malutilaj konsekvencoj sur la privatecon de tiuj, kiuj posedas infanan pornografion. [...] Kiam oni ekzamenas la konsekvencojn de la dispozicio en ilia ĝenerala kunteksto, la avantaĝoj de la leĝaro estas ege superaj al iu ajn malutilo al la parollibereco kaj interesoj de privateco. La leĝaro malebligas kontentigon de la plej intimaj deziroj de kelkiuj, sed tia kontentigo troviĝas sur baza kaj lasciva nivelo. Tiuj, kiuj posedas infanan pornografion kontentigas iliajn dezirojn damaĝe al la rajtoj de ĉiuj infanoj. Do, la malpermeso pri posedo de tiaj materialoj estas akordigebla kun la valoroj de nia Konstitucio. Ĝi favoras kaj subtenas la dignecon de la infanoj kaj sendas la mesaĝon, ke oni koncesias la saman respekton al la ceteraj membroj de la socio. Niaopinie, la Parlamento aprobis leĝon prudentan kaj laŭrajta en libera kaj demokratia socio.   angle When children are depicted in pornographic representations, the camera captures their abuse and creates a permanent record of it. This constitutes an extreme violation of their privacy interests. By criminalizing the possession of such materials, Parliament has created an incentive to destroy those pornographic representations which already exist. In our view, this beneficial effect on the privacy interests of children is proportional to the detrimental effects on the privacy of those who possess child pornography. [...] When the effects of the provision are examined in their overall context, the benefits of the legislation far outweigh any harms to freedom of expression and the interests of privacy. The legislation hinders the self-fulfilment of a few, but this form of self-fulfilment is at a base and prurient level. Those who possess child pornography are self-fulfilled to the detriment of the rights of all children. The prohibition of the possession of such materials is thus consistent with our Charter values. It fosters and supports the dignity of children and sends the message that they are to be accorded equal respect with other members of the community. In our view, Parliament has enacted a law which is reasonable, and which is justified in a free and democratic society. 
    — R. k. Sharpe, Suprema Tribunalo de Kanado.

Referencoj redakti