Ĉi tiu artikolo estas pri procesoro. Pri la aliaj signifoj de la kombino de litero kaj nombro vidu apartigilon R kun nombro


R4000
ĉefprocesoro vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

R4000 - nomo de unua 64-bita RISC-procesoro laŭ MIPS-arkitekturo. La procesoro estis anoncita en februaro de 1991 j kaj ĝia fabrikado estis lanĉita en marto de 1992 j. Tielmaniere R4000 aperis pli frue ol dekomence 64-bita procesoro de arkitekturo DEC Alpha.

Frekvenco de la procesoro estis 100 MHz, kio estis tre multe. Por plene ŝarĝi ĉenstablojn de funkcia bloko, havantaj tial altan frekvencon, en procesorkernon estis unuafoje enmuntitaj staploj I-cache kaj D-cache po 8 KB kaj konstrita eblo uzi eksteran staplon B-cache ĝis 1 MB. Pro uzo de internaj staploj kaj plenumo de 64-bit-aj instrukcioj, R4000 havis 1.35 mln transistorojn kaj ĝia areo estis 213 mm2, kio altigis ĝian prezon kompare kun procesoroj R2000 kaj R3000. Longeco de entjera ĉenstablo atingis 8 stadiojn (tiutempe tre longe). La procesoro estis fabrikata laŭ 800-nm teknologio kaj havis maksimuman varmoradiadon 15 W.