REGA (Svisa Aersavservo) (en la germana lingvo Schweizerische Rettungsflugwacht, en la franca lingvo Garde aérienne suisse de sauvetage, en la itala lingvo Guardia aerea svizzera di soccorso)) estas memstara komunutila fondumo por la privata aersavo, kiu estis fondita en la jaro 1952 de membroj de la Svisa Vivosava Societo.[1]

REGA
emblemo
organizaĵo por helpado • serĉado kaj savado • air medical services organization
Komenco 1952
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Flughaveno Zuriko, Svislando
Retejo https://www.rega.ch/fr/, https://www.rega.ch/it/ Oficiala retejo
vdr
Savhelikoptero AugustaWestland A109S Grand Da-Vinci

Historio redakti

En la jaro 1946 la svisaj armeaj pilotoj, Victor Hug kaj Pista Hitz, savis la pasaĝerojn de usona dakota-aviadilo, kiu akcidentiĝis sur la Gaŭli-Glaĉero. Tiu evento povas estis konsiderata kiel la naskiĝhoro de la aersavado en Svislando. En la jaro 1952 de membroj de la Svisa Vivosava Societo estis fondita la svisa aersavservo REGA. En 1960 la institucio estis sub Fritz Bühler restrukturita kaj apartigita de la Svisa Vivosava Societo. En tiu jaro komenciĝis ankaŭ la rehejmigaj flugoj de svisoj, kiuj akcidentiĝis aŭ malsaniĝis eksterlande. La unuan de maro 1965 per decido de la Federacia Konsilio REGA estis nomumita kiel helporganizaĵo de la Ruĝa Kruco.

Operacibazoj redakti

REGA disponas pri 10 operacibazoj, nome en Dübendorf (Rega 1), Bazelo (Rega 2), Berno (Rega 3), Laŭzano (Rega 4), Untervaz (Rega 5), Lokarno (Rega 6), Sankt-Galo (Rega 7), Erstfeld (Rega 8), Samedan (Rega 9) kaj Wilderswil (Rega 10, ĉi-lasta ĝis 2010 havis sian sidejon en la helikoptera bazo de Gsteigwiler).

Ciferoj redakti

En la jaro 2010 REGA plenumigis entute 13726 savomisiojn, el inter kiuj 729 koncernis montaroakcidentojn, 1518 vintrosportoakcidentojn, 920 trafikakcidentojn, 78 lavangoakcidentojn, 720 rehejmigojn kaj 352 rekondukojn kun liniflugoj. La nombro de la subtenantoj de 2009 al 2010 kreskis je 3,8% al 2,294 milionoj da personoj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: La informoj de ĉi-tiu artikolo estas ĉerpitaj el la germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti