Raŭmismo

Ne-finvenkista opinio kun fokuso en la utileco kaj kulturo de Esperanto

La raŭmismo estas ideologio fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron "kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato". Raŭmismo estis reago al sento de senperspektivo post jardekoj da informado kaj instruado sen la esperitaj rezultoj.

Por ke personoj ekinteresiĝu pri Esperanto, neprus ke ĝi estas uzata por plej diversaj celoj. Raŭmismo celas atenti la vastigon de la uzo de la lingvo en diversaj kampoj per konkretaj kaj pli realigeblaj agadoj, ekzemple la disvolvon de la Esperanta kulturo [1] aŭ de turismo pere de Esperanto[2].

La kritiko de la "praceloj" en la Manifesto asertas i. a., ke "la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80-aj jaroj" kaj ke "la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj".

Laŭ priskribo sur retpaĝo de la Esperanta Civito la raŭmismo "aplikas al Esperanto la modernan lingvistikan principon, laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo"[3]. Kontraste al 'finvenkistoj' la 'raŭmistoj' ne nur dubas ke la 'finvenkisma revo' realiĝos, sed vidas en Esperanto ne nur simplan komunikilon, sed perilon por arto kaj kulturo, samkiel identigilon[4] de nova transnacia komunumo[5], perceptata kvazaŭ diaspora lingva malplimulto al kiu iu aliĝas laŭ tute libera elekto[6], kio proksimigas al popolo (ne kiel ethnos, sed jam kiel demos) en kiu eblas trovi ĉiun filozofian aŭ politikan tendencon[7].

TEJO komprenas sian agadon pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo[8]. Se oni kredas ke Esperanto povos kaj devos fariĝi ĉies dua lingvo, disvastigo de Esperanto iĝas la plej grava afero, sed plena finvenkismo ja ne malebligas ke oni povas partopreni la komunumon en la nuntempo kaj havi avantaĝojn de ties servoj[9].Se oni ne kredas ke Esperanto povos esti io plia ol malgranda malplimulta lingvo, la disvastigo de la lingvo direktiĝas al la bezonoj de tiu minoritata komunumo: kiel oni zorgu ke ĝi ne malaperu, aŭ ĝis kioma grado ĝi kresku aŭ povas kreski[9].

Historio redakti

Historie raŭmismo estas precipe praktikata de la opinimovado ĉirkaŭ "Literatura Foiro", sur kies paĝoj ĝi estas multe diskutita kaj evoluigita. Fakte el tiu opinimovado fontis la Pakto por la Esperanta Civito en aŭgusto 1998, kvankam unu kunverkinto de la Manifesto (Jouko Lindstedt, eksredakciano de "Literatura Foiro") trovas la Pakton kontraŭa al la manifesta spirito. Aliaj gravaj dokumentoj por kompreni raŭmismon estas: la kulturpolitikaj raportoj de LF-koop, la studmaterialo de la simpozio pri "Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo" apud Varsovio 1984, la Konkludoj de Segedo 1988[mankas fonto].

Kritiko redakti

La liturgio de l' foiro (kun suplemento)

Referencoj redakti

  1. (eo) Fabricio Valle, Dek demandoj al Kiril Ŝvedov, revuo Esperanto, p.153, n-ro 1282 (7-8), Julio-Aŭgusto 2014.
  2. (eo) Ahmad Reza Mamduhi, Inspere de VEKI-2; Esperanto-kulturo; refiefiginda interkulturo, revuo Esperanto, paĝoj 232-234, n-ro 1362 (11), Novembro 2021
  3. Raŭmismo
  4. Noto : tiu de la grupa identeco kies ligo estas la fido je la valoroj de egaleco alportitaj de la internacia lingvo Esperanto.
  5. (germana) Civitas Esperantica, destobesser.com, la 16-an de oktobro 2016, alirite la 24-an de septembro 2018.
  6. Por kompreni la evoluon de Esperanto en la dua jarcento - el "Esperanto 125", p. 3, Heroldo de Esperanto, nro 7 (2286), julio 2018.
  7. (eo) Raŭmistojn ne surprizas rasismo ene de UEA, HeKo n-ro 758 7-A, la 25-an de marto 2021.
  8. Por kompreni la evoluon de Esperanto en la dua jarcento - el "Esperanto 125", p. 4, Heroldo de Esperanto, nro 7 (2286), julio 2018.
  9. 9,0 9,1 (eo) Christer Loernemark (la 30-an de majo 1999), Vizaĝlibro, Heroldo de Esperanto, n-ro 2311, aŭgusto 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti