Raŭpa movilo, raŭpa veturiloĉenbenda movilo estas movilo de memmovaj veturiloj, en kiuj puŝforto fariĝas dank'al rulumo de ĉenbendoj, konsistantaj el apartaj ĉeneroj – raŭperoj.

Traktoro kun raŭpo

La raŭpa movilo garantias pli altan terenan vetureblecon. Granda surfaco de kontakto inter raŭpoj kaj grundo ebligas garantii malaltan premon – 31-122 kN/ (0.3-1.2 kgf/cm²), t.e. malpli ol tiu de la homa piedo. Tiamaniere la raŭpa movilo evitas profundan mergon en grundon.

Vidu ankaŭ redakti