Rabatako de Amorio

La Rabatako de Amorio fare de la Abasida Kaliflando en mezo de Aŭgusto 838 estis unu el la ĉefaj okazaĵoj en la longa historio de la arab–bizancaj militoj. La Abasida kampanjo estis estrita persone fare de la kalifo al-Mu'tasim (regis 833–842), kiel revenĝo al senkontraŭa ekspedicio lanĉita de la Bizanca imperiestro Teofilo (r. 829–842) en la landlimoj de la Kaliflando la antaŭan jaron. Mu'tasim celis Amorion, nome urbo de Bizanco en okcidenta Malgranda Azio (moderna Anatolio), ĉar ĝi estis la naskoloko de la reganta dinastio en Bizanco kaj, tiam, unu el la plej grandaj kaj plej gravaj urboj de Bizanco. La kalifo arigis escepte grandan armeon, kiun li dividis en du partoj, kiuj invadis el nordoriento kaj sudo. La nordorienta armeo venkis la Bizancajn fortojn sub Teofilo ĉe Anzen, ebligante ke Abasidoj multe eniru en Bizanca Malgranda Azio kaj konverĝu al Anciro, kiun ili trovis abandonita. Post rabadi la urbon, ili turniĝis suden al Amorio, kien ili alvenis la 1an de aŭgusto. Fronte al komplotoj en Konstantinopolo kaj la ribelo de la granda aro de Ĥuramanoj en sia armeo, Teofilo malkapablis helpi la urbon.

Koordinatoj: 39° 01′ 14″ N 31° 17′ 21″ O / 39.020439 °N, 31.289145 °O / 39.020439; 31.289145 (mapo)

Eksteraj ligiloj redakti