Rabia KAZAN (la plena nomo estas Rabia ÖZDEN KAZAN) (naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1976(nun 1976-08-25) en Malatya) estas turka ĵurnalistino, kiu ĉiam laboris por virinoj kaj por defendi iliajn rajtojn. [1]

Rabia KAZAN
Rabia Kazan
Rabia Kazan
Persona informo
Naskonomo Rabia Kazan
Naskiĝo la  25-an de aŭgusto 1976(nun 1976-08-25) (47‑jara)
en Malatya Turkio
Lingvoj turka vd
Ŝtataneco Turkio vd
Alma mater Ankara Universitato vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • politika aktivisto vd
Laborkampo virinaj rajtoj vd
Aktiva dum 1996– vd
ĵurnalistino
Dum 1996
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis en 1976, kaj komencis labori en 1996 por du jaroj kiel raportisto en Later hosting Istanbul, en Turkish Flash TV. Poste, kiam ŝi estis ĵurnalisto en Ortadogu firmao, ŝi intervjuis Mehmet Ali Ağca,[2] la teroristo respondeca pri la atenco kontraŭ Johano Paŭlo la 2-a.[3]

Ŝi fondis la ĵurnalon Haber Revizyon kies redaktoro ŝi estas hodiaŭ. En 2007 ŝi verkis la artikolon Tahran Melekleri (Anĝeloj de Teherano)[4] pri la virina kondiĉo en Tehrano, parolante pri Mut'a (arabe متعة), provizora geedziĝo kiu ofte kaŝas formojn de legalizita prostituado.

Ŝi edziniĝis en 2008 kun la itala komunista politikisto kaj advokato Giacinto Licursi. En 2012 ŝi forigis la vualon, do ŝi estas minacata de morto.[5][6] En la sama jaro, ŝi estis volontulo de WFUNA (Monda Federacio de UN Asocioj).

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti