Rabio

virusa malsano; kaŭzas cerban inflamon, febron, hidrofobion, paralizon, konfuzon, komaton, kaj morton; disvastiĝas per mordo aŭ ungado de infektita besto

Rabio estas virusa infektado, kiu kaŭzas ĉe homoj kaj bestoj akutan vivdanĝeran encefaliton. La viruso povas trafi ĉiujn varm-sangajn bestojn, sed ĝi maloftas inter la ne-karnovoruloj. La stereotipa bildo estas la kontaĝa ("rabia") besto kiel la "freneza hundo" kun ŝaŭmo ĉe la muzelo, sed ankaŭ povas infektiĝi la katoj, furo, vulpo, melo, lavurso (prociono), vangega sciuro, mefito, vesperto. La ronĝuloj (sciuro, leporo ktp.) tre malofte infektiĝas samkiel la birdoj, kies korpotemperaturo pli alta estas ol la optimuma temperaturo por la viruso. La rabio povas aperi en t.n. "paraliza" formo, kial la infektita besto estas tre trankvila kaj retirita.

Rabio
infekta malsano • sciigenda malsano • malsano
vdr
rabia viruso
Sistematiko
Regno: Viruso
(-)ssRNA-viruso
Ordo: ’’Mononegavirales’’
Familio: Rhabdoviridae
Genro: Lyssa-virusoj
specio: rabio-viruso
Hundo malsana je rabio. Videbla la tipa simptomo sialoreo (ptialismo)
Homo malsana je rabio kun konvulsioj (spasmo)

Ĉe la homoj la malatentita rabio kondukas preskaŭ senescepte al morto. Jare mortas de 40 000 ĝis 70 000 homoj pro rabio, plej ofte en Azio (80% laŭ fakgazeto el 2003-04-30) kaj Afriko, kiel la rabio endemia. La duono de la mortintoj apartenas al junuloj sub 15 jaroj. Oni ekzamenas ĉiujare ĉ. 10 milionojn da homoj je suspekto pri rabio-infektiĝo. [1]

La rabion kaŭzas "Lyssa-viruso", kiu apartenas al la grupp de cilindre formitaj RNA-virusoj, al la tile nomataj Rhabdo-virusoj. Tiu ĉi grupo de la virusoj entenas la rabio-viruson, la aŭstralan vesperto-Lyssaviruson,la Duvenhage-viruson, du eŭropajn vesperto-Lyssavirusojn, la Lagos-vespertoviruson, kaj same la Mokola-viruson.

La Lyssa-viruso havas spiralforman simetrion, t. e la eroj formas preskaŭ cilindron. tiu formo karakterizas ĉefe virusojn, kiuj atakas plantojn. La virusoj, kiuj atakas la homon havas ĝenerale kuban simetrion kaj formon de poliedro.

Transdono kaj simptomoj redakti

La viruso troviĝas en la salivo de rabia besto, la infektado okazas plej ofte per mordo. Malofte okazas infektado tra la haŭtaj vundiĝoj (en kavo de vespertoj).

Post la infektado, la viruso disvastiĝas tra periferaj nervoj kaj trafas fine la centran nervosistemon. La vakcinado elas nur dum la frua fazo, ĝis kiam la viruso ne atingas la cerbon. La viruso kaŭzas encefaliton, post kiam la tipaj simptomoj aperas.

La periodo inter la infektado kaj la unuaj gripo-similaj simptomoj povas daŭri ĝis 2 jarojn, ĝenerale daŭras tio do 3-12 semajnojn. Baldaŭ post tio pli kaj pli fortiĝas la simptomoj en la centra nervaro: paralizoj, timo, konfuzo, ekscito,en plia ŝtupo deliro, nenormala konduto, halucinacioj, kaj dormemo. La paralizo de la malantaŭaj cerbonervoj (Nervus glossopharyngeus, Nervus vagus) kondukas al faŭkoparalizo, kunligita kun nekapableco por paroli (ĉe la hundoj "raŭka bojado") aŭ por gluti, kio estas tipa en la pli postaj fazoj.

La glutaj perturboj estas falŝe nomataj ankaŭ kiel "hidrofobio". Ankaŭ la produktita salivo estas ne plu glutata kaj formiĝas ŝaŭmo ĉe la buŝo. Preskaŭ ĉiam okazas morto post 2-10 tagojn post apero de la unuaj simptomoj. Kelkaj personoj, kiuj travivis la rabion, vivas kun treege fortaj cerbaj damaĝoj.

Preventado redakti

Nun ne estas konata medicino kontraŭ rabio, ĝi estas kuracebla nur per frutempa vakcinado. La rabio origine mortigis ĉiujn, kiujn la viruso kaptis, ĝis Louis Pasteur en 1886 ellaboris la unuan rabi-vakcinadon kaj uzis ĝin por savi la vivon de Joey Meister, kiun mordis rabia hundo. La nuntempa vakcino estas nd relative sendolora kaj oni donas ĝin en la brakon, simile al gripo- aŭ tetanoso-vakcinado.

La preventado okazas ĉefe per neniigo de la sovaĝaj rabiaj bestoj, tiel eliminante la infektan fonton. Alia metodo estas la manĝigo de bestoj per prilaboritaj nutraĵoj.

En Britio, la neniigo de la strataj hundoj, devigo alporti buŝkorbon kaj aliaj disponoj malaperigis la rabion for de la insulo, komence de la 20-a jc.

Disvastiĝo redakti

En Germanio estis melditaj en 1980 entute 6800 okazoj, en 1991 ankoraŭ 3500, en 1995 nur 855 kaj en la jaro 2001 ankoraŭ 39, kaŭzita ĉefe fare de vulpoj (77 %). La dua plej granda infektema grupo estas kun 8 % la dombovoj, kiuj rabiaj vulpoj infektis.

En Britio kaj Aŭstralio okazas rabio nur tra vespertoj, sed tio estas tre malofta.

En Barato okazas tre multaj rabioinfektadoj (Barato: ĉ. 30 000 jare)

Figure redakti

 
François Boissier de Sauvages de Lacroix, Della natura e causa della rabbia (Dissertation sur la nature et la cause de la Rage), 1777

En figura senco rabio signifas furiozan pasian ekscitegecon.

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri rabio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Kolera kiel rabia hundo. 
  •  
     Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia. 
  •  
     Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-25.

Fontoj redakti