Rachid Mimouni

alĝeria verkisto

Rachid Mimouni (en araba: رشيد ميموني) (20a de Novembro, 1945 - 12a de Februaro, 1995) estis Alĝeria verkisto, instruisto kaj aktivulo por homaj rajtoj.

Rachid Mimouni
Persona informo
رشيد ميموني
Naskiĝo 20-an de novembro 1945 (1945-11-20)
en Boudouaou
Morto 12-an de februaro 1995 (1995-02-12) (49-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepatito vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Alĝerio vd
Alma mater Universitato de Alĝero vd
Subskribo Rachid Mimouni
Profesio
Okupo verkisto • homrajta aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mimouni verkis romanojn kiuj priskribis la socion de Alĝerio laŭ realisma stilo. Li estis minacata de islamismaj aktivuloj pro sia elstareco kontraŭ movado kiun li priskribis kiel bazita sur arkaikaj ideoj, malkongrua kun la nuntempo.[1]

Biografio redakti

Rachid Mimouni naskiĝis en Boudouaou, 30 km el Alĝero en familio de malriĉaj kamparanoj.[2]

Mimouni studis sciencon ĉe la Universitato de Alĝero antaŭ iĝi instruisto ĉe la École supérieure du commerce (negoclernejo) en Alĝero. Li estis prezidento de la Fondaĵo Kateb Yacine kaj tenis la postenon de vic-prezidento de Internacia Amnestio. Li fuĝis el Alĝerio al Francio en 1993 por eviti la enlandan militon kaj la murdojn de intelektuloj. Li mortiĝis en Parizo en 1995 pro hepatito.[3]

Verkoj redakti

  • « Le printemps n'en sera que plus beau » (1978)
  • « Le Fleuve détourné » (1982)
  • « Une paix à vivre » (1983)
  • « Tombéza » (1984)
  • « L'Honneur de la tribu » (1989)
  • « La ceinture de l'ogresse » (1990)
  • « Une peine à vivre » (1991)
  • « De la barbarie en général et de l'intégrisme en particulier » (1992)
  • « La Malédiction » (1993)

Referencoj redakti

  1. Barbarie et integrisme
  2. Rachid Mimouni (1945-1995) - Bibliographie. Bibliothèque nationale de France. Arkivita el la originalo je 2015-07-23. Alirita 21a de Julio 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-23. Alirita 2016-12-24.
  3. OBITUARY:Rachid Mimouni. The Independent. Alirita 21a de Julio 2015.