Racine (Viskonsino)

urbo de Usono

Racine (prononco laŭ sistemo IFA angle ˈreisi:n aŭ (rəˈsi:n, origine france raˈsi:n) estas urbo de Usono. Ĝi apartenas al la subŝtato Viskonsino, kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Racine. La urbo situas borde de la lago Miĉigano, kaj la lagoborda situo forte influas la urbokernan aspekton. Laŭ la censo de 2010 la urbo havis 78 860 loĝantojn - sekve temas pri la kvina plej granda urbo de la subŝtato.

Racine
urbo de Usono • duaranga urbo en Viskonsino • kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 77 816  (2020) [+]
Loĝdenso 1 608 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 44′ N, 87° 48′ U (mapo)42.726111111111-87.805833333333Koordinatoj: 42° 44′ N, 87° 48′ U (mapo) [+]
Alto 188 m [+]
Areo 48,393873 km² ( 483 9.3 873 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Racine (Usono)
Racine (Usono)
DEC
Racine
Racine
Situo de Racine

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Racine, Wisconsin [+]
vdr

Kvankam la loko estis loĝata ekde la 10-a jarmilo antaŭ nia erao, la plej malnovaj pruvoj pri tiu frua setlado estas el la 1-a jarmilo antaŭ nia erao. En 1674 alvenis la unuaj eŭropanoj, grupo da francaj misiistoj, kaj jarcenton poste, en 1791, franca komerca bazo estis instalita. La loĝloko ricevis sian nomon probable honore al la franca dramverkisto Jean Racine.

la urbocentra "monumenta placo"
historia muzeo
ĉe la lagoborda jaĥta haveno