Radó Kövesligethy

Radó Kövesligethy [koveŝligeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövesligethy Radó estis hungara astronomo, terfizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1909).

Memortabulo pri Radó Kövesligethy

Radó Kövesligethy [1] naskiĝis kiel Konek Radó la 1-an de septembro 1862 en Verono. Li mortis la 11-an de oktobro 1934 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Radó Kövesligethy frekventis gimnazion en Pozsony, dume li ofte pasigis tempon en observatorio de Miklós Konkoly-Thege. Li lernis astronomion kaj fizikon en universitato de Vieno, poste en 1883 li eklaboris en la jam menciita observatorio. En 1889 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto. Li fondis observatorion pri seismoj por antaŭindiki la tertremojn. Li gvidis privatan observatorion de Géza Podmaniczky en Kartal. Post la 1-a mondmilito li estis akuzita pro nepruvitaj kontaktoj al Hungara Sovetrespubliko, tial li ne rajtis instrui ĝis 1924. Li ricevis memormedalon „Lóczy Lajos”.

Elektitaj disĉiploj redakti

Verkaro (elekto) redakti

  • Prinzipien einer theoretischen Astrophysik auf Grund mathemateische Spektralanalyse (1884)
  • A csillagászati földrajz kézikönyve (Manlibro de la astronomia geografio), (1899)
  • Seismonomia (1906)
  • A spektrumanalysis két paraméteregyenlete (1898)

Fontoj redakti