Radhao (râdhâ), alinome ankaŭ Radhika, Gandharvika, Vrindavaneŝvari (majstrino de vrindavan) ktp. estas la eterna amata de Kriŝno. Ŝi estis trovita en lageto kaj Vriŝabhanu Maharaĵ kaj lia edzino Kirtida akceptis ŝin kiel propran infanon. Estis dirita ke ŝi ne povis vidi denaske, sed kiam ŝi renkontis la unuan fojon kun Kriŝno mirege ŝi komencis vidi kaj Kriŝno estis la unua kion ŝi rigardis en ŝia vivo. Malgraŭ la granda amo la du disigis tro frue kaj ŝi devis edzigi kun alia viro kies nomo estis Abhimanju.

Radhao
hindua diino
Informoj
Sekso ina
Patro Vrishbhanu
Patrino Kirti
Edzo/Edzino Kriŝno
vdr

La vorto por fiero en la sanskrita estas abhiman. Lau vajŝnava doktrino ŝi estas multe pli sankta kaj deca ol Kriŝno mem kaj oni povas pardonigi insulton al Kriŝno - tiu praktike estas nenio hontinda kaj ne komparas kun aparadh (peko) kontraŭ Ŝrimati Radhika.

Lau gaudija vedanta filozofio Radhika estas la hladini ŝakti plezura energio de Kriŝno, tute bona kaj deca, kaj multe pli grava ol Kriŝno mem. Laŭ gaudija vedanta filozofio Kriŝno mem ne estas adorinda, sed sole ĉar lin Ŝrimati Radhika tiom multe amas oni adoras ilin ambau kun la mahamantra kaj en la temploj sur la altaroj. Kriŝno mem diris en la ŝrimad bhagavatam(bhagavata purano) ke li ne estas iu ajn sen la amo de ŝri radhika.

Ŝrimati Radhika estas la Diino aŭ Majstrino de Vrindavan, kvankam oni ne pensas pri ŝi kiel diino, sed kun diversaj sentoj. La kutima saluto en Vrindavan estas "Radhe , Radhe". Radhe estas la vokativo de Radha.

Rimarkinda ankaŭ estas ke la papago de Ŝrimati Radhika estas Ŝukadev Gosvami, kiu rakontis nude la ŝrimat bhagavatam al la sanktuloj kiuj kunvenis en Najmiŝaranjo.

Eksteraj ligiloj redakti