Radikala Reformacio

La Radikala Reformacio estis reago al kio estas supozata koruptado kaj en la Romkatolika Eklezio kaj la etenda magistrata protestanta movado kondukita de Marteno Lutero kaj multaj aliaj. Komencite en Germanio kaj Svisio en la 16a jarcento, la Radikala Reformacio naskis multajn radikalajn protestantajn grupojn tra Eŭropo. La termino kovras kaj Radikalajn Reformaciistojn kiaj Thomas Müntzer, Andreas Karlstadt, grupojn kiaj la profetoj de Zwickau kaj Anabaptistoj kiaj la Huteranoj kaj Menonitoj.

En partoj de Germanio, Svisio kaj Aŭstrio, majoritato simpatiis kun la Radikala Reformacio spite intensan persekutadon.[1] Kvankam la survivanta proporcio de eŭropa loĝantaro kiu ribelis kontraŭ katolika, luterana kaj zvingla eklezioj estis malgranda, Radikalaj Reformaciistoj verkis multe kaj la literaturo en la Radikala Reformacio estas disproporcie granda, parte kiel rezulto de la etendo de la instruadoj de la Radikala Reformacio en Usono.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Horsch, John, Mennonites in Europe, 1995, Herald Press, isbn=978-0836113952, paĝo 299.
  2. The European Reformation, Euan Cameron, Oxford University Press, 1991, isbn=0-19-873093-4, Novjorko.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti