Radionuklido

nuklido malstabila pro troa nuklea energio

Radionuklido (radioaktiva nuklido, radioizotoporadioaktiva izotopo) estas nuklido kiu havas troan nuklean energion, igante ĝin malstabila. Ĉi tiu troa energio povas esti uzata en unu el tri manieroj: elsendita el la kerno kiel gama radiado; translokigita al unu el ĝiaj elektronoj por liberigi ĝin kiel konverta elektrono; aŭ uzata por krei kaj elsendi novan partiklo (alfa partiklobetapartiklo) el la kerno. Dum tiuj procezoj, la radionukleido laŭdire spertas radioaktivan disfalon.

Tiuj emisioj konsideriĝas joniga radiado ĉar ili estas sufiĉe potencaj por liberigi elektronon de alia atomo. La radioaktiva disfalo povas produkti stabilan nuklidon aŭ foje produktos novan malstabilan radionuklidon kiu povas sperti plian kadukiĝon. Radioaktiva disfalo estas hazarda procezo je la nivelo de unuopaj atomoj: estas maleble antaŭdiri kiam unu specifa atomo kadukiĝos.

Tamen, por kolekto de atomoj de ununura nuklido la kadukiĝorapideco, kaj tiel la duoniĝotempo (t1/2) por tiu kolekto, povas esti kalkulata el ilia mezurata eksponenta disfalo. La intervalo de la duoniĝotempoj de radioaktivaj atomoj havas neniujn konatajn limojn kaj ampleksas tempointervalon de pli ol 55 grandordoj.[1]

Radionuklidoj ekzistas nature, sed estas ankaŭ artefarite produkteblaj en nukleaj reaktoroj, ciklotronoj, partiklaj akceliloj aŭ radionuklidaj generatoroj. Estas ĉirkaŭ 730 radionuklidoj kun duoniĝotempoj pli longaj ol 60 minutoj. Tridek du el tiuj estas principaj aŭ praaj radionuklidoj kiuj jam ekzistis antaŭ ol la tero estis formita. Almenaŭ pliaj 60 radionuklidoj estas detekteblaj en la naturo, aŭ kiel "gefiloj" de praaj radionuklidoj aŭ kiel radionuklidoj produktitaj per natura produktado sur la tero per kosma radiado. Pli ol 2400 radionuklidoj havas duoniĝotempojn malpli ol 60 minutojn. La plej multaj el tiuj estas nur produktataj artefarite, kaj havas tre mallongajn duoniĝotempojn. Por komparo, estas ĉirkaŭ 252 stabilaj nuklidoj - Teorie, nur 146 el ili estas stabilaj, kaj la aliaj 106 verŝajne kadukiĝas per alfa-disfalo, beta-disfalo, duopa beta-disfalo, elektrona kapto, aŭ duopa elektrona kapto.

Notoj redakti

  1. france ordres de grandeur, germane Größenordnungen, angle orders of magnitude: "klaso en klasifika sistemo determinita per grandeco, ĉiu klaso estante kelkaj fojojn (kutime dek fojojn) pli granda aŭ pli malgranda ol tiu antaŭe."

Vidu ankaŭ redakti