En elektroniko kaj telekomunikado radiosendilo estas elektronika aparato kiu, kun la helpo de anteno, elsendas radioondojn. La sendilo  produktas  alternan kurenton, kun radiofrekvenco kiu estas aplikita al la anteno. Ekscitita de tiu alterna kurento, la anteno elsendas radioondojn. Krom ilia uzo en radiofonio, sendiloj estas necesaj partoj de multaj elektronikaj aparatoj kiuj komunikas per radioondoj, kiel ĉelaj telefonoj, senkablaj komputilaj retoj, Bluetooth ebligitaj aparatoj, garaĝa pordo malfermiloj, dudirektaj radioj en aviadilo, ŝipoj, kosmoŝipo, radaro  kaj navigiloj.

Komerca FM elsendanta sendilo ĉe radiostacio . Ĝi elsendas ĉe 101.9 MHz kun radianta povumo de 48 kW.
Radiosendilo estas kutime parto de radiofonia sistemo kiu uzas elektromagnetajn ondojn (radioondoj) por transporti informon (en ĉi tiu kazo sono) trans longa distanco.

La termino radiosendilo estas kutime limigita al ekipaĵo kiu produktas radioondojn por komunikadaj celoj aŭ navigado, kiel radaro kaj navigiloj. Generatoroj de elektromagnetaj ondoj por varmigo aŭ industriaj celoj, kiel mikroondiloj aŭ diatermiaj ekipaĵoj, ne estas kutime nomitaj radiosendiloj kvankam ili ofte havas similajn cirkvitojn.

Priskribo redakti

La celo de plejparto de radiosendiloj estas dissendo de informoj  trans distanco. La informo estas provizita al la sendilo en la formo de elektronika signalo, kiel aŭdsignalo de mikrofono, videa (televida) signalo de videokamerao aŭ en senkable interkonektantaj aparatoj cifereca signalo de komputilo. La sendilo kombinas la informan signalon kun la radiofrekvenca signalo kiu produktas la radioondojn. Ĉulasta estas nomata la portanta signalo aŭ portondo. Ĉi tiu procezo estas nomiĝas modulado. La informo povas esti aldonita al la portanta ondo en pluraj diversaj manieroj, depende de la tipo de sendilo. En amplitudo modulanta (AM) sendilo, la informo estas aldonita al la radioondo variante ĝian amplitudon. En frekenco modulanta (FM) sendilo, ĝi estas aldonita variante la frekvencon de la radio signalo. Multaj aliaj tipoj de modulado estas uzataj.

Historio redakti

 
Hertz kaj la unua radiosendilo

La unuaj primitivaj radiosendiloj (nomataj oscililoj de Hertz) estis konstruitaj de la germana fizikisto Heinrich Hertz en 1887 dum liaj pioniraj eksperimentoj. Ili produktis la radioondojn per  alttensia fajrero inter du konduktiloj.

Ek de 1895 Guglielmo Marconi evoluigis la unuan praktikan radiokomunikadan sistemon uzante fajrerajn sendilojn. Ili ne povis elsendi aŭdiosignalojn,  sed elsendis la informon per telegrafio, la operacianto literumis la tekstajn mesaĝojn en morsa kodo. Ĉi tiuj sendiloj estis uzitaj dum la unuaj tri jardekoj de radio (1887-1917).  Sed la fajreraj sendiloj produktis amortizitajn ondojn kaj tial ili estis elektre "bruaj"; ilia energio estis dissendita trans larĝa bando de frekvencoj, kreanta radiobruon kiu interferis kun aliaj sendiloj. 

En la 1920aj jaroj la fruaj teknologioj estis anstataŭigitaj de vakutubaj sendiloj.  Ili estis malmultekostaj kaj produktis kontinuajn ondojn, kiuj povis esti modulitaj kaj elsendi aŭdosignalojn uzante amplitudan moduladon (AM). Tio ebligis komercan AM radioelsendadon, kiu komencis ek de 1920. La elsendo per modulita frekvenco (FM) estis inventita de Edwin Armstrong en 1933. Eksperimenta televida dissendo estis farita de radiostacioj ekde la lastaj 1920aj jaroj, sed praktika televida elsendado komencis nur en la 1940aj jaroj. La evoluo de radaro dum la dua mondmilito estis granda stimulo por la evoluo de altfrekvencaj sendiloj en la UHF kaj mikroondaj gamoj. La inventaĵo de la transistoro ebligis la evoluadon en la 1960aj jaroj el malgrandaj porteblaj sendiloj kiel senkablaj mikrofonoj kaj walkie-talkies, kvankam la unua walkie-talkie uzanta vakuajn tubojn estis efektive produktita por la militistaro dum la dua mondmilito.

Kiel ĝi funkcias redakti

Radiosendilo estas elektronika cirkvito, kiu per elektra povumo de baterio aŭ alia elektra energifonto produktas alternan kurenton kun radiofrekvenco. La energio de tiu rapide oscilanta kurento povas esti dissendata de konduktilo (la anteno) kiel elektromagneta onda (radiondo). La sendilo impresas al la radiofrekvenca kurento ankaŭ informon kiel aŭdio- aŭ video-signalon, kiu estas kunportata de la radioondoj. Kiam ili atingas la antenon de la radioricevilo, la ondoj ekscitas similan (sed malpli potencan) radiofrekvencan kurenton en ĝi. La radioricevilo eltiras la informon de la ricevitaj ondoj. Praktika radiosendilo kutime konsistas de ĉi tiuj partoj:

  • Energiliveranta cirkvito kiu transformas la enmetitan elektran tension al la pli alta tensio bezonata por produkti la necesan elsendo-povumon.
  • Elektronika oscililo kiu produktas la radiofrekvencan signalon. Tio ĉi kutime produktas sinusojdan ondon de konstanta amplitudo ofte nomata la portondo, ĉar ĝi estas uzata  por "porti" la informon tra spaco. En plej modernaj sendiloj estas uzata kvarca oscililo en kiu la frekvenzo estas precize kontrolata de la osciloj de kvarco.
  • Modulanta cirkvito aldonas la elsendendan  informon al la portondo produktita de la oscililo. Tio ĉi estas farita per modifado de iu eco de la portanta ondo. La informo estas provizita al la sendilo aŭ en la formo de aŭdiosignalo, kiu reprezentas sonon, videosignalo aŭ por datumoj en la formo de duuma cifereca signalo.
    • En AM (amplituda modulado) sendilo la amplitudo de la portondo estas variata proporcie al la modulanta signalo.
    • En FM (frekvenca modulado) sendilo la frekvenco de la portondo estas variata de la modulanta signalo.
Ankaŭ multaj aliaj tipoj de modulado estas  uzataj. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti