Radvaň nad Dunajom

Radvaň nad Dunajom (hungare Dunaradvány) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Radvaň nad Dunajom
hungare: Dunaradvány
municipo
Radvaň nad Dunajom
Oficiala nomo: Radvaň nad Dunajom
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Komárno
Historia regiono Supra Hungarujo
Najbaras kun Neszmély Hungario
Rivero Danubo
Situo Radvaň nad Dunajom
 - alteco 111 m s. m.
 - koordinatoj 47° 44′ 49″ N 18° 22′ 20″ O / 47.74694 °N, 18.37222 °O / 47.74694; 18.37222 (mapo)
Areo 20,439751 km² (2 043,98 ha)
Loĝantaro 745 (31.12.2010)
Denseco 36,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1260
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 946 38
Telefona antaŭkodo +421-35
Aŭtokodoj KN
NUTS 501336
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Radvaň nad Dunajom
Retpaĝo: www.radvannaddunajom.sk
Portalo pri Slovakio
Katolika preĝejo de Radvaň nad Dunajom
Kalvinana preĝejo de Radvaň nad Dunajom
Monumento pri packontrakto

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Kontraŭe troviĝas Neszmély. La plej proksima urbo estas Komárno, kiu troviĝas 18 km malproksime.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj avaroj kaj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1260 en formo Rodoan. Ĉevalistoj kaj barelistod de la reĝo loĝis tie. Poste la vilaĝo apartenis al kanoniko de Esztergom. En 1303 Mateo Csák (ĉAk) detruis la vilaĝon. Packontrakto okazis en 1606, laŭ tio Transilvanio restis sendependa, sed la turkoj daŭre havis teritoriojn en Hungarlando. Ekde 1664 akvomuelejoj funkciis, la muelistoj havis korporacion.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 1353 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Dvory nad Žitavou, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1945 milita floto de Sovetunio tie faris grandan atakon. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. La lasta akvomuelejo ĉesis en 1953. Dum la socialismo feriaj dometoj konstruiĝis ĉe la riverobordo. En 2001 loĝis tie 737 da homoj (675 hungaroj kaj 59 slovakoj).

Eksteraj apartenaĵoj redakti

  • Žitava, hungare Zsitvatő, historie Zsitvatorok. Ĝuste tie okazis la supre menciita paco. La tiam memstara vilaĝo dum la 16-a jarcento senhomiĝis, poste farmoj formiĝis. Dum la historio tie estis kunfluejo de Žitavou kaj Danubo, sed pro kanaligado restis nur apenaŭkunfluejo.
  • Bystrička, hungare Baloghpuszta

Vidindaĵoj redakti