Rafael Antonio Salazar Motos, plej bone konata kiel Rafael Farina (Martinamor, Provinco Salamanko, 2a de junio 1923-Madrido, 21a de novembro 1995), estis hispana kaj cigana kantisto de koplo kaj flamenko.

Rafael Farina
Persona informo
Naskonomo Rafael Antonio Salazar Motos
Aliaj nomoj Rafael Farina
Naskiĝo 2-an de julio 1923 (1923-07-02)
en Martinamor
Morto 21-an de novembro 1995 (1995-11-21) (72-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Calderas de Salamanca
Parencoj Diego el Cigala
Tamara
Okupo
Okupo kantisto • filmaktoro
vdr

Li ekkarieris ses-jaraĝa kantante tra la trinkejaĉoj de la nomita Ĉina Kvartalo de Salamanko, tiam tipa por bordeloj kaj diboĉado, akompananta de sia pli aĝa frato, Calderas de Salamanca, ankaŭ kantisto, ricevante nur la volonte donitan monon de la klientoj (preskaŭ almoze).

Kiam li eniris en la kompanio de Concha Piquer, povis turnei tra tuta Hispanio kaj Ameriko. En 1952 li partoprenis en la reludado de la verko La copla andaluza en la Teatro Pavón de Madrido. En 1956 li premieris sian unuan propran spektaklon kaj en 1968 li laboris kun Lola Flores en Arte Español.

Li aperis en ses filmojn en Hispanio kaj en unu en Argentino, nome la jenaj:

  • Café cantante (1951) kun Imperio Argentina
  • Aventura para dos (1958), kun Carmen Sevilla
  • La copla andaluza (1959)
  • Café de chinitas (1960), kun Antonio Molina.
  • Puente de coplas (1965), kun Antonio Molina.
  • El milagro del cante (1967), kun Príncipe Gitano.
  • Canciones de nuestra vida (1975)

Kun Porrina de Badajoz, li estas konsiderata unu de la granduloj de la flamenka subĝenro fandango.

Famaj kantoj redakti

Li famigis kaj popularigis nombrajn kantojn inter kiuj menciindas jenaj:

  • Mi Salamanca
  • Vino amargo
 
Monumento al Rafael Farina en la "Barrio Chino" de Salamanko.
  • Mi perro amigo
  • Dinero y Riquezas
  • Aurora
  • Twist del faraón
  • No ecarle más tierra santa
  • Mi corazón dice, dice
  • Caminito del olvido
  • Piensa ser buena y honrá
  • Las Campanas de Linares
  • Sendas del Viento
  • A Barcelona llegan los olés
  • Tientos del Reloj
  • Que doblen las campanas
  • Los iguales para hoy
  • Que no te olvido un momento
  • Por Dios que me vuelvo loco
  • Tesoro de coplas
  • Un fandango informativo

Eksteraj ligiloj redakti