Rafael Paasio

Rafael PAASIO (naskiĝis la 6-an de junio 1903, mortis la 17-an de marto 1980) estis finna politikisto. Li dufoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 27-a de majo 1966 ĝis la 22-a de majo 1968 kaj duafoje de la 23-a de februaro ĝis la 4-a de septembro 1972.

Rafael Paasio
Persona informo
Rafael Paasio
Naskiĝo 6-a de junio 1903
en Salo-Uskela en la sudo de Okcidenta Finnlando
Morto 17-a de marto 1980
en Turku
Tombo Turku Cemetery vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio vd
Familio
Infanoj Pertti Paasio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rafael Paasio unue estis presisto kaj poste iĝis ĵurnalisto. En 1942 li iĝis ĉefredaktoro de la socialdemokratia taga gazeto Turun Päivälehti. Ekde la jaro 1948 li estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la Finnlandan Socialdemokratian Partion, kies prezidanto li estis inter 1963 kaj 1975. Li klopodis havi pli bonajn politikajn ligojn al la gvidantaro de Sovetunio ol liaj antaŭuloj Väinö Tanner kaj Karl-August Fagerholm en la pozicio de socialdemokratia partiestro. En la parlamenta baloto de 1966 lia partio tre sukcesis kaj pliampleksigis siajn parlamentajn seĝojn de 38 al 65. En majo 1966 li kreis registaron koalician inter la partio Finnlanda Centro, la komunistaj Popolaj Demokratoj kaj la socialdemokratia partio. Pro kritiko el sia propra partio tamen li du jarojn poste, en majo 1968, devis demisii favore al Karl-August Fagerholm. Kvar jarojn poste, en februaro 1972, li denove iĝis ĉefminstro, sed jam en julio de tiu jaro demisiis, ĉar li ne volis sole porti la respondecon pri komerca interkonsento inter Finnlando kaj la Eŭropa Ekonomia Komunumo. Posteulo kiel ĉefministro iĝis la ĝisnuna ĝenerala sekretario de la socialdemokratia partio, Kalevi Sorsa, kiu de Rafael Paasio en 1975 ankaŭ transprenis la partian prezidantecon.

Familio redakti

La filo Pertti Paasio (n. en 1939) same iĝis membro de la nacia parlamento, de 1987 kaj 1991 ankaŭ estis prezidanto de la socialdemokratia partio kaj de 1989 ĝis 1991 ministro pri eksteraj aferoj en la registaro de Harri Holkeri. La nepino Heli Paasio (n. en 1972) en 2003 ankaŭ same iĝis membro de la nacia parlamento, ankaŭ nome de la socialdemokratia partio.