La rafaneto (latine radixradiko‘; science Raphanus sativus var. sativus), ankaŭ nomata , somera rafano [1] estas utilplanto el la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rafaneto

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dekotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassikales
Familio: Brasikacoj Brasicaceae
Genro: Rafano Raphanus
Specio: R. sativus
Raphanus sativus var. sativus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
floro de rafaneto
rafanetoj en vendejo
diverskoloraj rafanetoj

Ĝia ĝis kvar cm dika rezervtubero estas ekstere plej ofte ruĝa kaj gustas akre. La tipan guston de la rafaneto kaŭzas sinapoleo, kiu ekestas pro la vundiĝo (prilaborado, murdo) el la sinapoleglikozido en la planto.

La deveno de la planto ne estas konata. En Eŭropo la kultivado de rafanetoj komenciĝis en la 16-a jarcento. Ĝi malrapide disvastiĝis en la franca kuirarto kaj poste en la ceteraj partoj de Eŭropo.[2]

Kultivado redakti

Multaj diversaj kulturvario ekzistas. Rafanetoj ŝatas neduran kaj humidan grundon kun sufiĉe da nutraj mineraloj. Tronutrado kaŭzas malbonan kvaliton kaj subnutrado malhelpas la kreskon de la tubero. Sekeco efikas ankaŭ negative sur gusto kaj konsisteco.

Ekde marto eblas disemo en plastfolitunelo. La ĝermtempo estas ĉirkaŭ unu semajno. Post kvar ĝis ses semajno la rafanetoj povas esti rikoltataj. En varmaj printempoj eblas semi rekte en liberaera kampo aŭ ĝardeno.[1]

La distanco inter la vicoj estu sep ĝis dek centimetrojn. En la vico estu distanco de kvin ĝis sep centmetrojn, por ke la tuberojn povas evoluiĝi bone. La disemado estu malprofunde (maksimuma profundeco unu centimetro). Pli profunda semado kaŭzas oblongan formon de la rubero. En la komerca hortikulturo oni rikoltas 170 ĝis 180 tuberojn je m² kultivareo.[1] Oni ankaŭ povas dissemi rafanetojn inter sufiĉe foraj vicoj de aliaj legomoj.

Tro malfrua rikolto kaŭzas lignecajn tuberojn kaj malagrablan guston.

Najbareco al aliaj kulturoj redakti

Radieschen Rafanatoj toleras diversajn najbarantajn plantojn.

Kultivaroj redakti

 
blanka cilindroformaj rafanetoj

Oni distingas inter klasikaj fruaj kultivaroj, kiu taŭgas por kultivado en printempo kaj aŭtuno kaj someraj kultivaroj, kiuj ankaŭ formas tuberojn sub lontagaj cirkonstancoj.

Ne ĉiu rafanero estas ruĝa kaj globa:

  • blanka, globforma – la blanka kultivaro „Eiszapfen“ (=glacipendaĵo) similas al malgrandaj bierrafano. Ofte ili estas manĝataj kuirite.
  • blanka, cilindra – ekzemple „White Breakfast“ (=blanka matenmanĝo)
  • ruĝa-blanka cilindra – ekzemple „ Duett“
  • ruĝa-blanka globforma - ekzemple „Isabell“
  • flava globforma – ekzemple „Goldball“

La kultivar „Riese von Aspern“ (= giganto de Aspern) estas regiona kultivaro el la regiono de Vieno.[3]

Manĝado redakti

La tuberoj de la rafanetoj oni tranĉas en diskojn aŭ striojn au raspas ilin.La rafanetoj povas esti aldonitaj al miksita salato. Ŝatata estas ankaŭ rafanetoj kiel pansurmetaĵo kun salo. Eblas ankaŭ manĝi la foliojn krude kiel salato aŭ kuirite kiel spinaco.

Stokado redakti

La rafenetoj oni manĝu laŭeble freŝe. En fridujo rafanetoj estas konserveblaj kelkajn tagojn.

Nutraĵvaloro redakti

100 g manĝebla parto enhavas ĉirkaŭ:
energio 14 kcal aŭ. 57–61 kJ proteino 1,1 g
grasoj 0,1 g karbonhidratoj, uzebla 2,0 g
fibroj 1,6 g akvo 94 g
natrio 17 mg kalio 225–255 mg
kalcio 34–35 mg fosforo 28 mg
magnezio 8 mg fero 1,2 mg
fluoro 0,10 mg Vitamino A 4 µg
Vitamino E datenoj mankas Vitamino B1 0,04 mg
Vitamino B2 0,04 mg niacino 0,2 mg
Vitamino B6 0,06 mg Vitamino C 27–29 mg
salicilacido 1,24 mg    

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Ulrich Sachweh (Herausgeber): Der Gärtner, Band 3, Baumschule, Obstbau, Samenbau, Gemüsebau. 2. Auflage, Ulmer, Stuttgart 1986/1989, ISBN 3-8001-1148-9, S. 225
  2. Ruth Wagner: Radieschen. Auf: ichkoche.at, 10. April 2008, http://www.ichkoche.at/Radieschen/Magazin/Ess-Genuss/Gemuese/index/html/11166, verifiziert am 26. Dezember 2009.
  3. Eintrag in der Arche des Geschmacks. Arkivita el la originalo je 2015-02-04. Alirita 2015-02-04.

Literaturo redakti