Dro. Rajendra Prasad (hindie राजेन्द्र प्रसाद; la 3a de decembro 1884 – la 28an de februaro 1963) estis la unua Prezidento de Barato.[1] Li estis hindia politikestro, advokato laŭ sia trejnado, aliĝis al la Hindia Nacia Kongreso dum la Hindia sendependiga movado kaj iĝis ĉefa estro el la regiono Bihar. Sekvanto de Mahatma Gandhi, Prasad estis enprizonigita de la britaj aŭtoritatoj dum la Salomarŝo de 1931 kaj la Kvit-hindia movado de 1942. Prasad servis unu regepokon kiel Prezidento de la Hindia Nacia Kongreso el 1934 al 1935. Post la balotado de 1946, Prasad servis kiel ministro por nutrado kaj agrikulturo en la centra registaro. Post la sendependiĝo en 1947, Prasad estis elektita prezidento de la Konstitucifara Asembleo de Barato, kiu preparis la redakton de la Konstitucio de Barato kaj servis kiel ties provizora proparolanto.

Rajendra Prasad
Persona informo
डाक्टर राजेन्द्र प्रसाद
Naskiĝo 3-an de decembro 1884 (1884-12-03)
en Ziradei Block
Morto 28-an de februaro 1963 (1963-02-28) (78-jaraĝa)
en Patnao
Religio hinduismo vd
Lingvoj hindiaangla vd
Loĝloko Dr. Rajendra Prasad house vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Kolkato • Surendranath College • Presidency University • Surendranath Law College vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Familio
Edz(in)o Rajavanshi Devi Prasad vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiam Barato iĝis Respubliko en 1950, Prasad estis elektita kiel ties unua Prezidento fare de la Konstitucifara Asembleo. Sekve de la ĝenerala balotado de 1951, li estis elektita Prezidento fare de la elekta komisiono de la unua Parlamento de Barato kaj de ties ŝtataj deputitataroj. Kiel Prezidento, Prasad establis tradicion de ne-partianeco kaj sendependeco por la posten-portantoj, kaj retiriĝis el la kongrespartia politiko. Kvankam temas pri ceremonia ŝtatestro, Prasad kuraĝigis la disvolvigon de la edukado en Barato kaj avertis al la registaro de Nehru kelkafoje. En 1957, Prasad estis re-elektita prezidento, kaj iĝis la nura prezidento kiu estis en la posteno dufoje.[2]

Notoj redakti

  1. The President of India Shri Pranab Mukherjee. Presidentofindia.nic.in. Konsultita la 12an de Decembro 2013.
  2. President's Secretariat National Informatics Centre

Bibliografio redakti

  • Rajendra Prasad, first President of India, de Kewalram Lalchand Panjabi. Publikigita de Macmillan, 1960.
  • Rajendra Prasad: twelve years of triumph and despair, de Rajendra Lal Handa. Publikigita de Sterling Publishers,1979.
  • Dr Rajendra Prasad, Correspondence and Select Documents, de Rajendra Prasad, Valmiki Choudhary. Publikigita de Allied Publishers, 1984. ISBN 81-7023-002-0. Excerpts (Vol. 1-Vol. 10)
  • Dr Rajendra Prasad by India Parliament. Lok Sabha. Published by Lok Sabha Secretariat, 1990.
  • Rajendra Prasad and the Indian freedom struggle, 1917–1947, by Nirmal Kumar. Published by Patriot Publishers, 1991. ISBN 81-7050-128-8.
  • Dr Rajendra Prasad: Political Thinkers Of Modern India, by V. Grover. Published by Deep & Deep Publications, 1993.
  • First Citizens of India, Dr Rajendra Prasad to Dr Shanker Dayal Sharma: Profile and Bibliography, by A. B. Kohli. Published by Reliance Pub. House, 1995. ISBN 81-85972-71-0.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:1-a Prezidento de BaratoPoste: 
1950–1962Sarvepalli Radhakrishnan