La Rakoforedoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Rhacophoridae estas familio de specioj de ranoj, kiuj loĝas en tropika sub-Sahara Afriko, Suda Barato kaj Srilanko, Japanio; nordorienta Barato al orienta Ĉinio suden tra Filipinoj kaj Grandaj Sundaj Insuloj, kaj Sulaveso. Ili estas komune konata kiel arbustaj ranoj, aŭ pli ambigue kiel "muskoranoj" aŭ "makisranoj". Kelkaj Rakoforedoj estas nomataj "arboranoj". Inter plej rimarkindaj membroj de tiu familio estas nombraj "flugoranoj".

Rhacophoridae diversity.jpg
Diverseco de Rhacophoridae

Kvankam kelkaj grupoj estas ĉefe surteremaj, rakoforedoj estas ĉefe arboranoj kiuj estas arboremaj. Pariĝantaj ranoj, dum procezo konata kiel amplekso, ariĝas surbranĉe, kaj frapas siajn krurojn por formi ŝaŭmon. La ovoj estas demetataj en la ŝaŭmo, kaj kovritaj per sperma fluaĵo, antaŭ la ŝaŭmo plifortiĝas en protekta kovraĵo. En kelkaj specioj, tiu estas farita en granda grupo. La saŭmo estas demetata super akvofonto, kaj tiele la ranidoj falas en akvon tuj post eloviĝo.[1]

La specioj ene de tiu familio varias laŭ grando el 1.5 al 12 cm.[1] Kiel aliaj arboranoj, ili havas fingrodiskojn, kaj tiuj de la genro Chiromantis havas du kontraŭajn fingrojn en ĉiu mano. Tiu familio enhavas ankaŭ la flugoranojn de la Malnova Mondo, Kiaj la flugorano de Wallace (Rhacophorus nigropalmatus). Tiuj ranoj havas etendan membranon inter siaj manoj kaj piedoj, kio permesas ilin gliti tra aero.[2]

Taksonoj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Zweifel, Richard G.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 99–100. ISBN 0-12-178560-2.
  2. Rhacophorus nigropalmatus, Wallace's Flying Frog. AmphibiaWeb (2001-11-29). Alirita 2007-06-22. “Edited by Tate Tunstall (2003-04-12)”.