Rakontado

metodo de komunikado

Rakontado estas la socia kaj kultura agado rilate la transdonon de rakontoj per vortoj, sonoj, kaj bildoj. Rakontado ofte engaĝas improvizadon, teatrecon, aŭ beligadon. En ĉiuj kulturoj oni dividas rakontojn aŭ historietojn por amuzi, por eduki, por konservi kulturon, kaj por internigi moralajn valorojn. Kernaj elementoj de rakontoj kaj rakontado inkluzivas intrigon, rolulojn, kaj literaturan vidpunkton. Oni uzas la terminon ‘rakontadon’ en mallarĝa senco precize por signifi parolan rakontadon, kaj en pli larĝa senco por signifi teknikojn kiujn oni uzas en aliaj komunikiloj por disvolvi aŭ malkaŝi la fluon de rakonto.

La Knabaĝo de Raleigh (angle) de Sir John Everett Millais (angle), olea pentraĵo sur kanvaso, 1870.
Maristo diras al la juna Sir Walter Raleigh kaj lia frato la rakonton de kio okazis dum vojaĝo.